Centjara milito: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 24:
La '''Centjara milito''' inter la [[Francio|francoj]] kaj la [[Anglio|angloj]] daŭris de [[1337]] ĝis [[1453]]. En 1337, la reĝo [[Eduardo la 3-a (Anglio)|Eduardo la 3-a de Anglio]] (''Edward III'', [[1327]]–[[1377]]), ne plu volis ĵuri fidelecon al la franca reĝo [[Filipo la 6-a (Francio)|Filipo la 6-a de Francio]] (''Philippe VI''), pri la teritorio [[Gujeno]] (''Guyenne'', en sudokcidenta Francio). En [[1453]] je la [[17-a de julio]], la reĝo [[Karolo la 7-a (Francio)|Karolo la 7-a de Francio]] (''Charles VII'') reprenis Gujenon de [[Henriko la 6-a (Anglio)|Henriko la 6-a]] (''Henri VI''). Tio finigis la Centjaran Militon. Sed eblas ankaŭ opinii ke ĝi finiĝis nur en [[1475]], per la [[traktato de Picquigny]].
 
La Centjara Milito estas tre grava periodo en la historio kaj de Francio kaj de Anglio kaj de la rilatoj inter tiuj, ĉar ĝi ludis gravan rolon por aferoj kiel reĝa heredo, teritorioj, kaj grava mezepoka valoro: nome la honoro. La centjara milito estis la unua milito en Eŭropo, en kiu oni uzis [[pulvo|pulvajn]] batalilojn kaj en kiu grandparte batalis profesiaj soldatoj, nome [[pagosoldato]]j.<ref> Guilhem Pépin, Françoise Bériac-Lainé, Frédéric Boutoulle et Ausonius-Institut de recherche sur l'Antiquité et le Moyen Âge (Pessac, Gironde), ''Routiers et mercenaires pendant la guerre de Cent Ans: hommage à Jonathan Sumption: actes du colloque de Berbiguières'', 13a-14a de septembro 2013, Ausonius Éditions, 2016, cop. 2016 (ISBN 9782356131492, OCLC 944956993, rete [https://www.worldcat.org/title/routiers-et-mercenaires-pendant-la-guerre-de-cent-ans-hommage-a-jonathan-sumption-actes-du-colloque-de-berbiguieres-13-14-septembre-2013/oclc/944956993] Alirita la 16an de Oktobro 2018.). </ref>
 
==Daŭro==
Linio 46:
 
== Kaŭzoj ==
La unua kaŭzo estis la problemo pri [[Gujeno]]. Estas interkonsentita inter fakuloj ke tiu afero estis pli grava ol la dinastia (sukceda) afero.<ref>Michel Balard, Jean-Philippe Genet kaj Michel Rouche, ''Le Moyen Âge en Occident'', Hachette, 2003, 352 p. (ISBN 9782011455406). p. 234.</ref> La franca reĝo [[Ludoviko la 9-a (Francio)|Sankta Ludoviko]] (''Saint Louis'', aŭ ''Louis IX'', [[1226]]–[[1270]]), per la [[Parizo|Pariza]] traktato en [[1259]], permesis al la Angloj okupi teritoriojn sur la kontinento. Sed ili estis parto de la franca reĝlando, kaj la angla reĝo devis ĵuri fidelon pri ili al la franca reĝo, kiu kelkfoje ilin reprenis por pruvi sian potencon, ekzemple en [[1294]]. La angla reĝo [[Eduardo la 3-a (Anglio)|Eduardo la 3-a]] laciĝis pri la francaj limuzurpoj: en [[1336]] li rifuzis ĵuri. Gujeno estis konsiderinda problemo por la reĝoj kaj de Francio kaj de Anglio: Eduardo la 3-a estis vasalo de [[Filipo la 6-a (Francio)|Filipo la 6-a de Francio]] kaj tiele devis rekoni la suverenecon de la reĝo de Francio sur Gujeno. En la praktiko, decido fartia en Gujeno povis esti submetita al plendo antaŭ la tribunalo de Parizo kaj ne al Londono. La reĝo de Francio havis tiel la povon nuligi ĉiujn jurajn decidojn faritajn de la reĝo de Anglio en [[Akvitanio]], kio estis tute neakceptebla por la Angloj. El tiam, la suvereneco sur Gujeno estis celo de konstanta konflikto inter la du monarkioj dum pluraj generacioj.<ref>Jean Favier, ''La Guerre de Cent Ans'', Paris, Fayard, 1980, 678 p. p. 13. (ISBN 2-213-00898-1, rete [https://www.fayard.fr/histoire/la-guerre-de-cent-ans-9782213008981] Alirita la 16an de Oktobro 2018.).</ref>
 
La dua kaŭzo temas pri heredeco. La lasta [[Kapetidoj|kapetida]] reĝo [[Karolo la 4-a (Francio)|Karolo la 4-a]] (''Charles IV'', 1322–1328) forpasis kaj ne lasis filon, kaj ĉiuj liaj fratoj estis mortintaj. Li havis nur fratinon, [[Izabela de Francio|Izabela]] (''Isabelle''), kiu estis edziniĝinta al la angla reĝo [[Eduardo la 2-a (Anglio)|Eduardo la 2-a]]. Ties filo Eduardo la 3-a estis la nova reĝo ekde [[1327]]. La parizaj universitataj profesoroj tamen decidis, laŭ la [[salfranka leĝo]], ke la franca reĝo nepre devis esti la kuzo de mortinta Karolo la 4-a, Filipo la 6-a de la [[Valezianoj|Valeziana]] [[dinastio]] ''(dynastie des Valois)''. Eduardo la 3-a rifuzis tion kaj volis esti kaj franca kaj angla reĝo.