Centjara milito: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 56:
[[Dosiero:Dinastio-centjara.PNG|eta|400px|Franca dinastio]]
Por kompreni la dinastian aferon de 1328, necesas reeniri dekon da jaroj. En 1316, la morto de [[Ludoviko la 10-a (Francio)|Ludoviko la 10-a]], nur du jarojn post tiu de lia patro [[Filipo la 4-a (Francio)|Filipo la 4-a]], markis la finon de la «kapeta miraklo»: el 987 al 1316, la kapetaj reĝoj ĉiam havis filon por transdoni al tiu la kronon mortintaj. El la unua edzino, Marguerite de Bourgogne kiu estis kondamnita pro malfidelo,<ref> Marguerite de Bourgogne estis kondamnita post sia rekono ke ŝi el 1311 havis ekstergeedzajn rilatojn kun la kavaliro Philippe d’Aunay. </ref> Ludoviko la 10-a havis nur unu filinon, Jeanne de Navarre. Je lia morto, lia dua edzino estis graveda de filo. Nome [[Johano la 1-a (Francio)|Johano la Postmorta]], sed li vivis nur kvar tagojn antaŭ morti.<ref>Boris Bove, ''Le temps de la guerre de Cent ans: 1328-1453'', Paris, Belin, coll. «Histoire de France», 2009, 669 p. (ISBN 978-2-7011-3361-4, rete [https://www.belin-editeur.com/le-temps-de-la-guerre-de-cent-ans-1328-1453] p. 30.) Alirita la 16an de Oktobro 2018.</ref>
 
Ĝis tiam neniam okazis tio: la rekta heredanto de la Reĝlando Francio estas viriino nome Jeanne de Navarre. La tiama decido estis ege grava, ĉar iĝos kutimo aplikota en 1328. La malfidelo de la reĝino Marguerite estis nur ekskuzo por apartigi ŝian filinon Jeanne, kaj elekti [[Filipo la 5-a (Francio)|Filipon la 5-a]] (frato de Ludoviko la 10-a) kiel reĝo de Francio. Fakte temis pri geopolitika elekto rezulte de malakcepto de fremdulo kiel edzo de la reĝino kaj estro de la lando. La Kapetoj zorgis laŭleĝe plifortigi siajn posedaĵojn liginte al la krono la posedojn de iliaj vasaloj mortintaj sen masklaj hereduntoj. Filipo la 4-a estis enkondukinta la «clause de la masculinité» (maskla rajto), laŭ la esprimo de Jean Favier.<ref>Jean Favier, ''La Guerre de Cent Ans'', Paris, Fayard, 1980, 678 p. (ISBN 2-213-00898-1, p. 31.).</ref> Nur tridek jarojn poste, ĉirkaŭ 1350, monaĥo de la abatejo de Saint-Denis, kiu verkis la oficialan kronikon de la regno, vokis la [[salfranka leĝo|salfrankan leĝon]] por plifortigi la lokon de la reĝo de Francio en la propaganda kunkurenco kontraŭ [[Eduardo la 3-a (Anglio)|Eduardo la 3-a]].<ref> Favier 1980, p. 37. </ref> Tiu leĝo datas el la epoko de Frankoj kaj tio indikas, ke la virinoj devis esti ekskluditaj de la «terre salique». La termino "salique" devenas de la rivero Sala, nuntempe [[IJssel]], en [[Nederlando]], tero de la Saliaj Frankoj.<ref> Alain Rey (dir.), ''Dictionnaire historique de la langue française'', 1998. </ref> Tiu leĝo estis reprenita, adaptita al la situacio kaj metita kiel argumento en la disputoj pri la legitimeco de la reĝo.
 
== [[1338]]–[[1360]]: Anglaj venkoj ==