Aŭgusto Cezaro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 29:
[[Dosiero:Jean-Léon Gérôme - The Death of Caesar - Walters 37884.jpg|eta|maldekstra|La morto de Cezaro en la senato, 44 a.K.<br />(historia pentraĵo de [[Jean-Léon Gérôme]], 1867)]]
Aŭgusto kaj lia fratino [[Oktavia Minor|Oktavia]] estis la gefiloj de [[Gajo Oktavio]] kaj de ties edzino [[Atio]], nevino de Julio Cezaro.<ref name="parencaro">Krome Aŭgusto estis pere de sia avo Marko Atio Balbo parenco de Gnaeo Pompeio Mangno. La avo de Pompejo Magno, Gnaeo Pompejo, estis samtempe praavo de Aŭgusto.</ref>
La familio de lia patro apartenis al la ''Eques'', la romiaj kavaliroj, do al la malalta plebeja kampara nobelaro.<ref name="socio">Suetonius (''Aug''. 2.1) uzas la esprimon ''minores gentes'', kiun oni uzis por plebejaj familioj, reprezentitaj en la romia senato.</ref> Ĝi estis riĉa, sed ne tre influa. Gajo Oktavio ŝajne estis monpruntedonanto, sed eniris la senaton kaj atingis la [[pretoro|pretorecon]]. Post la morto de la patro en la jaro 58 a.K. la juna Gajo kreskis unue en la kampara bieno de sia avino Julia, fratino de Cezaro, en [[Velletri]],<ref name="Cella Augusti"> La simpla infanĉambro de la juna Oktavio, kiu ne estis pli granda ol stokejo ''(cella Augusti)'', estis jarcentojn poste publika pilgrimejo de romianoj. Aŭgusto tiom identiĝis kun la ĉambro, ke en la popola kredo la regiono de la urbo Velletri estis konsiderata lia naskiĝloko (vidu ĉe Suet. ''Aug.'' 6).</ref> poste en la domo de lia duonpatro [[Lucio Marcio Filipo]] en Romo. Laŭ [[Suetonio]] li faris en la jaro 51 a.K. la funebran paroladon por sia avino kaj survestis en la jaro [[-49|49]] a.K. la [[Togo (vesto)|viran togon]], ''(toga virilis)''.
 
Ĉar Cezaro ne havis laŭleĝe agnoskitan filon, li zorgis pri sia pranevo. Tiel danke al la propono de Cezaro li aniĝis al la kolegiaro de la [[pontifiko]] en 48 a.K. En -47 Oktavio iĝis urba [[prefekto]]. En [[-46]] Cezaro partoprenigis lin ĉe la romia triumfo pro la venkoj en la enlanda milito. En la sekva jaro la juna Gajo Oktavio akompanis sian praonklon al ties milito kontraŭ la filoj de [[Pompeo]] al [[Hispanujo]], kie li ŝajne impresis Cezaron per sia braveco. Li devis ankaŭ partopreni la planitan militon kontraŭ la [[Partoj]] kiel rajdantestro (''magister equitum'') kaj estis antaŭsendita kun siaj amikoj Marko Vipsanio Agripo kaj Kvinto Salvidieno Rufo Salvio jam post Apollonia en la nuna [[Albanujo]]. Tie atingis lin printempe de la jaro [[-44]] la novaĵo pri la mortigo de Cezaro. Hejmenvenante al Romo li eksciis, ke la romia [[diktatoro]] per [[testamento]] adoptis lin kaj igis lin ĉefa heredanto de siaj privataj riĉaĵoj.
Linio 152:
Aŭgusto ricevis la rajton surmeti la ''[[corona civica]]'' super sia pordo, nome la "civila krono" farita el kverko, kaj havi laŭrajn ornamaĵojn ĉe siaj pordofostoj.<ref name="ccaa 24">Eder (2005), 24.</ref> Tiu krono estis kutime tenita super la kapo de Romia generalo dum [[Romia triumfo|triumfo]], dum la individuo tenanta la kronon zorgis pri kontinue ripeti al la generalo "''[[memento mori]]''", aŭ "memoru ke vi mortos". Aldone, laŭraj kronoj estis gravaj en kelkaj ŝtataj ceremonioj, kaj laŭraj kronoj estis havigitaj al ĉampionoj de [[atletiko]], kurado, kaj teatraj konkurencoj. Tiele, kaj laŭraj kaj kverkaj kromojo estas integraj simboloj de Romia religio kaj ŝtataneco; kaj oni metis ilin ĉe la pordofostoj de Aŭgusto estis simile al deklaro de lia hejmo kiel plej ĉefa.
 
Tamen, Aŭgusto malakceptis fanfaronaj simbolojn de povo kiaj tenado de [[sceptro]], surmetado de [[diademo]], aŭ surmetado de la ora krono kaj de la purpura [[Togo (vesto)|togo]] de lia antaŭulo Julio Cezaro.<ref name="ccaa 13">Eder (2005), 13.</ref> Se li malakceptis simboligi sian povon surmeti kaj porti tiujn aĵojn sur sia persono, la Senato tamen havigis al li oran ŝildon montritan en la kunvenejo de la ''Curia'', portanta la surskribon ''virtus'', ''pietas'', ''clementia'', ''iustitia'' — "kuraĝo, pieco, kompato kaj justeco."<ref name="ccaa 24" /><ref name="eck 3">Eck (2003), 3.</ref>
 
=== Dua interkonsento ===
Linio 200:
Fina tialo por la Dua Interkonsento estis havigi al la Princlanda konstitucian stabilecon kaj povoreteno por la okazo ke io okazos al la ''Princeps Augustus''. Lia malsano de la komenco de la 23 a.K. kaj la konspiro de Kepio nontris ke la ekzisto de la reĝimo dependis el la fajna fadeno de la vivo de unu homo, Aŭgusto mem, kiu fakte suferis el kelkaj gravaj kaj danĝeraj malsanoj laŭlonge de sia tuta vivo.<ref>[[Suetonio]], ''Aŭgusto'' [http://penelope.uchicago.edu/Thayer/E/Roman/Texts/Suetonius/12Caesars/Augustus*.html#81 81].</ref> Se li estus mortinta pro natura okazigo aŭ viktimo de murdo, Romo estus povinta veni al alia serio de enlandaj militoj. La memoroj de Farsalo, la Idusoj de Marso, la proskriboj, Filipi, kaj Aktio, apenaŭ dudek kvin jarojn distantaj, estis ankoraŭ ankritaj en la mensoj de multaj civitanoj. Prokonsula imperio estis havigita al [[Marcus Vipsanius Agrippa|Agripa]] por kvin jaroj, simile al la povo de Aŭgusto, por plenumi tiun konstitucian stabilecon. La preciza naturo de la havigo estas necerta sed ĝi probable kovris la imperiajn provincojn de Aŭgusto, kaj en oriento kaj en okcidento, eble sen aŭtoritato super la provincoj de la Senato. Tio venis poste, kun la zorge dezirita ''tribunicia potestas''.<ref>Syme (1939), 337–338.</ref>
 
La akumulado de povoj fare de Aŭgusto estis tiam kompleta. Fakte, li datigis sian 'regadon' el la finkompletigo de la Dua Interkonsento, en la 1a de Julio, 23 a.K.<ref>Everett (2006), 217.</ref> Preskaŭ tiom grave, la Princlanndo tiam havis konstitucian stabilecon. Poste Romiaj imperiestroj estis ĝenerale limigitaj al la povoj kaj la titoloj origine havigitaj al Aŭgusto, kvankam ofte ĵus nomumitaj imperiestroj povis malakcepti unu aŭ pliajn el la honoraj titoloj havigitaj al Aŭgusto por montri humilecon. Dum iliaj regadoj progresis, la imperiestroj povis alproprigi ĉiujn el la titoloj, senkonsidere ĉu ili estis havigitaj al ili fare de la Senato. Poste imperiestroj eksurmetis la civilan kronon, la konsulajn simbolojn, kaj la purpurajn vestaĵojn de triumfanta generalo (''[[Togo (vesto)|toga picta]]''), kiu iĝis la imperia simbolo ankaŭ en la [[Bizanca Imperio|Bizanca]] epoko.
 
== Milito kaj etendo ==