Na (prepozicio): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Argumentoj por la prepozicio: En la momento priskribata, la esprimo ankoraŭ ne akuzativiĝis: ĝi estas ankoraŭ akuzativigenda.
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
→‎Argumentoj kontraŭ la prepozicio: Citindikoj sekvu interpunkciojn.
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 30:
== Argumentoj kontraŭ la prepozicio ==
 
* La plej grava argumento kontraŭ ''na'' estas, ĉar ĝi estas konsiderata [[Fundamento de Esperanto|kontraŭfundamenta]]. Tiu konsidero baziĝas sur la klarigo, ke ĝi estas ''formo nova'' al la fundamenta ''n''-finaĵo por marki la akuzativon.<ref>[http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/gramatiko_franca.html Fundamento de Esperanto] - vidu Regulo 2</ref> kaj kiel tia antaŭ ĝia ekuzo devas esti iel aprobita de la [[Akademio de Esperanto]].<ref>[http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/antauparolo.html Antaŭparolo al la ''Fundamento de Esperanto''] - 8-a alineo. Tia aprobo ne estas necesa por "novaj vortoj" en la senco de la 7-a alineo de la ''Anta&#365;parolo''; ekzemple por [[mojosa]].</ref>
* Laŭ kelkaj, oni povas uzi tiucele eĉ prepozicion ''je''.<ref>[http://www.ipernity.com/group/170715/discuss/32783 EFZ-2010-0002 Rezolucio de la Esperanto-Forumo Z: Konstato pri la uzo de "je"-komplemento che transitivaj verboj] (stato: 1-a de Novembro 2010)</ref>.
* Ĉe '''propraj nomoj''' kaj ĝenerale 'neesperantigeblaj' vortoj (kiuj ne finiĝas per '-o'): oni aldonas la finaĵon -n post vokalo, aŭ -on post konsonanto. Tiel la devena formo restas rekonebla. Ĉi-kaze oni uzas la formon ''Shakespeare-on'' por nekutimaj vortoj (aŭ eĉ ''Ŝekspiron'').
* Kiu pelas kiun, tio estas komprenebla el la teksto. Ankaŭ en naciaj lingvoj ekzistas neprecizaj esprimoj.
Linio 44:
* La prepozicio ''na'' tro similas al la Esperanta vorteto ''ne'', do oni povas erare konsideri ĝin mistajpo kaj kompreni la malan sencon de la intencita.
* Oni multobligas la manierojn esprimi la akuzativon, kio malsimpligas la lingvon: Ĉar eĉ la naistoj mem ne uzas "na" ĉiam anstataŭ n-finaĵon, devas esti reguloj, kiuj fiksas kiam oni uzu "na" kaj kiam oni uzu n-finaĵon. Tio estigas komplikan regularon pri la esprimo de akuzativo, neinda kaj kontraŭnatura je Esperanto. (Tamen ne necese temus pri striktaj reguloj, sed nur pri stilo kaj personaj kutimoj, simile al la elekto inter aktiva kaj pasiva voĉoj).
* Lingvon, kiu uzas objektan antaŭmetitan rolvorteton (objektan prepozicion) ĝenerale, oni laŭdire ne konas.<ref>{{cite web|title=Lingva Kritiko: Pri la na-ismo|url=http://lingvakritiko.com/2007/08/21/pri-la-na-ismo/|accessdate=15a Aprilo 2015}}</ref>.
 
==Kontraŭkontraŭargumentoj==