Kilogramo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 42:
La kilogramo estas speciala okazo, ĉar temas pri la lasta fundamenta unuo kies difino ankoraŭ dependis de la grando de fizika objekto. Kaj tio estas problemiga, ĉar la objekto ne estas senŝanĝa. En la lasta jarcento, la maso de la nomita IPK ŝanĝis. Ĝi plue estas kilogramo, ĉar laŭ la konvencio ne povas esti necerteco pri ties valoro, sed rilate al la maso de aliaj modeloj de la kilogramo, ĝi variis laŭ valoroj de almenaŭ 50 [[mikrogramo]]j (miliononoj de gramo). Tio okazas ĉar la mencita cilindro povas malpuriĝi el partikloj de [[aero]] kaj perdas malgrandajn kvantojn de materialo kiam oni purigas ĝin. Alia tialo por retirigi la modelon de la IPK estis la danĝero ke la cilindro estu damaĝita aŭ misformita. La [[metro]], kiu estis kutime la longeco de bastoneto el [[plateno]], jam estis redifinita en [[1983]] precize por eviti tiujn problemojn. Fiksante la [[lumrapideco]]n —konstanta en la vakuo— per universala cifrea valoro, la metrologoj interkonsentis nomigi la metron “la distanco veturata de la lumo en 1/299.792.458 sekundoj”. Tie ajna laboratorio kapabla mezuri la tempopason precize povas ankaŭ mezuri sian propran metro-bastoneton.<ref name= "ElPaís" />
 
La nova precizeco efikos sur fakaj kampoj kie oni postulas pli precizajn mezurojn.<ref name= "ElPaís" /> Tio okazos el la 20a de majo 2019, nome la jariĝo de la Traktado de la Metro de 1875. "La 20an de majo 2019 okazos la plej grava revolucio en mezursciecno ekde la Franca Revolucio", asertis la Nobel-premiito [[Bill Phillips]] el la podio de la Konferenco. Anstataŭ la lumrapideco, la netuŝebla mezurunuo elektita por difini la mas-unuon estas la [[konstanto de Planck]], valoro kiu indikas la kvanton de energio elsendita kiel radiado. La aprobo de tiu nova difino de la koncepto de kilogramo alvenis prokraste ĉar ĝis antaŭ nelonge ne ekzistis la teknologiaj rimadoj por realigi ĝin. Nun pere de [[aparato]] nomita [[pesilo de Watt]] (aŭ ankaŭ pesilo de Kibble aŭ povopesilo), eblas kalibri modelojn de kilogramo konata kiel valoro de la konstanto de Planck.<ref name= "ElPaís" />
La nova precizeco efikos sur fakaj kampoj kie oni postulas pli precizajn mezurojn.<ref name= "ElPaís" />
 
== Dekoblaj kaj dekonaj unuoj ==