Ellandigo de germanoj el Ĉeĥoslovakio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 6:
 
== La estiĝo de ideo de la ellandigo kaj ties realigo ==
La ideo de amasa transporto de loĝantaro estiĝis jam post la unua mondmilito; la solvon de komplika nacieca konsisto kaj el ili fontantaj gravaj konfliktoj kaj nesuperblajnesupereblaj [[antagonismo]]j, precipe en [[Mez-Eŭropo]] kaj [[Orient-Eŭropo]] devis alporti "simpligo de la nacieca konsisto". Unu el la unuaj, kiu propagis tiun ĉi disponon, estis ekz. franca sociologo [[Bernard Lavergne]]. Tiu ĉi metodo estis vere uzita, nome dum solvado de interrilatoj inter [[Grekio]] kaj [[Turkio]] sur [[Balkano]]. Sed temis pri escepta solvo en la intermilita Eŭropo. La problemoj de komplika nacieca konsisto estis prefere solvitaj per sistemo de la t.n. ŝirmo de minoritatoj (dispono de versajla konferenco).<ref>Jan Křen: Odsun Němců ve světle nových pramenů. In: Češi, Němci, odsun. Diskuse nezávislých historiků. Praha. Academia. 1990. ISBN 80-200-0276-6, str. 14-15</ref>
 
La kontraŭgermanaj humoroj kreskis en [[ĉeĥoslovaka kontraŭnaziisma rezistmovado|ĉeĥoslovakan kontraŭnaziisman rezistmovadon]] ankaŭ en plimulto de la ĉeĥa socio iom post iom en la paso de la milito kaj la germana okupacio de la [[ĉeĥaj landoj]] kaj ili kulminis en [[majo de 1945]], kiam plua ĉeĥa-germana kunvivado ŝajnis neebla. En la ĉeĥa rezistmovado la ideo de totala forŝovo aperis senpere post [[atenco kontraŭ Heydrich|Heydrich-periodo]] en la jaro [[1942]] kaj tiu ĉi sinteno jam ne estis ĝis fino de la milito reviziita.<ref name="Hübl1">Milan Hübl: „Češi, Slováci a jejich sousedé“, str.78-9, Naše vojsko, Praha 1990, 1.vydání, ISBN 80-206-0279-8 (shrnutí studie Václav Kurala: „Deutsche Besetzung und Tschechische Reaktion 1939-1945. Ein Beitrag zur Vorgeschichte der Aussiedlung.“ Součást sborníku Jan Křen, Václav Kura, Detlef Brandes: „Integration oder Ausgrenzung. Deutsche und Tschechen 1890-1945“, Brehmen 1985)</ref> Por plifortigo de la kontraŭgermanaj humoroj senpere antaŭ la fino de milito kontribuis plej multe finaj operacoj sur la ĉeĥa teritorio, kiujn gvidis germana [[Ferdinand Schörner|kampa marŝalo Schörner]], kaj ankaŭ reveno de arestitoj el [[koncentrejo]]j komune kun iompostioma senvualigo de la [[germanaj militkrimoj dum la dua mondmilito]]<ref name="Hübl1" />.