Kontrakto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
Ekzemplo por privatjura kontrakto estas [[aĉetkontrakto]] pri aŭto kontraŭ 500 dolaroj. En tiu kontrakto la kontraktontoj, nome la aĉetanto kaj la vendanto, ambaŭ deklaras sian kongruan volon, ke la vendanto havu la obligacion transigi al la aĉetanto la proprieton de la aŭto kaj ke la aĉetanto havu la obligacion pagi la prezon. Per tio, ke la kontraktantoj deklaras sian kongruan volon, efektiviĝas la jura rezulto, ke la devoj vere ekestas.
 
Individua [[laborkontrakto]] estas tiu dokumento per kiu unu fizika persono, nome la laboristo aŭ dungito, engaĝiĝas al la realigo de laboro aŭ servoj por fizika aŭ laŭjura persono, nome la dunganto, sub la dependo kaj subigo al tiu, kiu siavice devigas sin al la pago de difinita salajro. La individua laborkontrakto distingiĝas el la kolektiva laborkontrakto, kiu efikas sur difinita grupo de laboristoj. Estas variaj tipoj de labor-kontraktoj. Fakte, kvankam normale oni subkomprenas skribitan dokumenton subskribitan de ambaŭ partioj, depende de la enlanda juro, ofte validas ankaŭ parolaj kontraktoj, ĉefe se temas pri mallongaj labortempoj.
 
'''==Eblaj juraj rezultoj de kontrakto'''==
 
Oni faras kontraktojn por krei certan juran rezulton. Tio, kio povas esti tiu jura rezulto, dependas de la jura sistemo.