Batalo en Korala maro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'La '''Batalo en Korala Maro''', luktata el la 4a al la 8a de Majo 1942, estis grava marbatalo inter la Imperia Japana Ŝiparmeo kaj la ŝiparmeaj kaj aerar...'
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''Batalo en Korala Maro''', luktata el la 4a al la 8a de Majo [[1942]], estis grava marbatalo inter la [[Japana Imperio|Imperia Japana]] Ŝiparmeo kaj la ŝiparmeaj kaj aerarmeaj fortoj el [[Usono]] kaj [[Aŭstralio]], okazinta en la [[Pacifika Fronto]] de la [[Dua Mondmilito]]. Tiu batalo estas historie grava kiel la unua militago en kiu [[aviadilŝipo]]j batalis unu kontraŭ alia, same kiel la unua en kiu ŝipoj de ambaŭ flankoj nek vidis nek pafis rekte kontraŭ la alia.
 
Kiel klopodo por plifortigi sian defendan sintenon en la [[Suda Pacifiko]], la Japanoj decidis invadi kaj okupi [[Port Moresby]] (en Nov-Gvineo) kaj Tulagi (en la sudorientaj [[Salomonoj]]). La plano por plenumi tion estis nomita Operaco MO, kaj estis farita de kelkaj ĉefaj unuoj de la Japana Kombinita Ŝiparo. Tiuj estis du aviadilŝipoj kaj unu malpeza aviadilŝipo por havigi aviadilan protekton por la invadaj fortoj. Ĉio okazis sub la ĝenerala komando japana almiralo Ŝigeĝoŝi Inoue.
{{redaktata}}