Batalo de Guadalcanal: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
La Aliancanoj ankaŭ intencis uzi Guadalcanal kaj Tulagi kiel bazoj por subteni kampanjon por finfine kapti aŭ neŭtraligi la ĉefan japanan bazon de Rabaul en [[Nova Britio]]. La japanaj defendantoj, kiuj estis okupintaj tiujn insulojn ekde Majo 1942, estis malpli multnombraj kaj superitaj de la Aliancanoj, kiuj kaptis Tulagi kaj Florida, same kiel la flughavenon – poste nomita Flughaveno Henderson – kiu estis sub konstruado en Guadalcanal.
 
Surprizitaj de la ofensivo de Aliancanoj, la japanoj faris kelkajn klopodojn inter Aŭgusto kaj Novembro por rekapti la Flughavenon Henderson. Tri ĉefaj terbataloj, sep grandaj [[marbatalo]]j (kvin dumnoktaj surfacaj militagoj kaj du aviadilŝipaj bataloj), kaj preskaŭ ĉiutagaj aeraj bataloj finis en la decidiga Marbatalo de Guadalcanal komence de Novembro, kun la malvenko de la lasta japana klopodo bombardadi la Flughavenon Henderson el la maro kaj surteren kun sufiĉaj trupoj por rekapti ĝin. Decembre, la japanoj forlasis siajn klopodojn por rehavi Guadalcanal, kaj evakuis siajn restintajn fortojn Ĉirkaŭĉirkaŭ la 7a de Februaro 1943, antaŭ ofensivo fare de la usonarmea 14a Korpuso.
 
La Kampanjo de Guadalcanal estis grava strategia kombin-armea venko de Aliancanoj en la [[Pacifika Fronto]]. Kvankam la [[Batalo de Midway]] estis akra malvenko de la Imperia Japana Ŝiparo, ĝi ne haltigis la japanajn ofensivojn, kiuj pluis kaj mare kaj surtere.<ref> Parshall, Jon. [http://www.combinedfleet.com/turningp.htm "The Turning Point of the Pacific War: Two Views".] combinedfleet.com. Alirita la 6an de Decembro 2018. </ref> La venkoj ĉe Golfo Milne, Buna–Gona, kaj Guadalcanal markis la transiron de Aliacanoj el defendaj operacoj al la strategia iniciato en la Pacifica Fronto, konduke al la ofensivaj kampanjoj [[Kampanjo de Salomonoj|de Salomonoj]], [[Kampanjo de Nov-Gvineo|Nov-Gvineo]], kaj de Centra Pacifiko, kio rezultis en la [[kapitulaco de Japanio]], kio finigis la Duan Mondmiliton.
{{redaktata}}