Silvio Gesell: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{informkesto homo}}
'''Johann Silvio GESELL''' (n. [[17-an de marto]] [[1862]] en [[Sankt-Vith]] (tiam [[Germana Regno]], hodiaŭ [[Belgio]]); m. [[11-an de marto]] [[1930]] en la fruktkultiv-kooperativo Eden apud [[Oranienburg]]). Li estis komercisto, financteoretikisto kaj la fondinto de la [[liberekonomi-teorio]].
 
Silvio Gesell elmigris en [[1887]] al [[Argentino]]. Sub la ekonomiaj krizoj de la lando, kiuj negative influis lian komercagadon, li komencis principe pripensi la ekonomian sistemon kaj ekevoluigis sian unuan monteorion. La kernideo de lia teorio estas la ideo, ke la mono devas flui, kaj li kreis tial la ideon de negativa interezo ([[negativa mono]]) por konservado de mono. Mono devus esti nur interŝanĝrimedo. Li ankaŭ kreis la koncepton de interŝanĝringoj, tio estas komunumo de personoj kaj entreprenoj kiuj anstataŭ mono akceptas servo- aŭ varbonhavojn. En la historio estiĝis multaj tiaj interŝanĝcirkloj, sed du, nome la [[WIR-Banko-Kooperativo]] en [[Svislando]] kaj [[Barter]] en [[Usono]], atingis efektivan ekonomian signifon.