Batalo de Moskvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
La Germana strategia ofensivo, nome Operaco Tajfuno (en [[germana]]: ''Unternehmen Taifun''), tiele nomita laŭ du pinĉilaj ofensivoj, unu norde de Moskvo kontraŭ la Kalinina Fronto fare de la 3a kaj 4a Panzeraj Armeoj, samtempe minacante la fervojon Moskvo–Leningradom kaj alia sude de la [[Moskva provinco]] kontraŭ la Okcidenta Fronto sude de [[Tula (Rusio)|Tula]], fare de la 2a Panzera Armeo, dum la 4a Armeo antaŭeniris rekte al Moskvo el okcidento. Laŭ Andrew Roberts, la ofensivo de Hitlero al la soveta ĉefurbo estis nenio malpli ol 'per ĉio atako': "Ne estas troigo aserti, ke la rezulto de la Dua Mondmilito dependis el la ekvilibro dum tiu amasa atako".<ref> Roberts, Andrew (2009). The Storm of War. A New History of the Second World War. London. p. 175. </ref>
 
Dekomence, la sovetaj fortoj faris strategian defendon de la Moskva provinco konstruante tri defendajn zonojn, deplojante ĵus preparitajn rezervarmeojn, kaj alportante trupojn el [[Siberio]] kaj el [[Respubliko de Fora Oriento]]. Ĉar la Germanaj ofensivoj estis haltigitaj, sovetaj strategiaj kontraŭ-ofensivoj kaj malgrand-skalajn ofensivaj operacoj devigis la germanajn armeojn reveni al la pozicioj ĉirkaŭ la urboj [[Orjolo]], [[Vjazma (Smolenska provinco)|Vjazma]] kaj [[Vicebsko]], kaj preskaŭ ĉirkaŭis tri germanajn armeojn. Ĝi estis grava fiasko por la germanoj, nome fino de la ideo de rapida germana venko en Sovetunio.<ref> William L.Shirer, "The Rise and Fall of the Third Reich" - book III, Swedish ISBN 91-37-066990 ĉapitro 24, pp 275-287 </ref><ref>[ https://www.cs.mcgill.ca/~rwest/wikispeedia/wpcd/wp/b/Battle_of_Moscow.htm. Alirita la 13an de Decembro 2018.]</ref> Feldmarŝalo Walther von Brauchitsch estis elpostenigita kiel komandanto de la OKH, kaj Hitler nomumis sin mem kiel Germania suprema militkomandanto.
 
==Vidu ankaŭ==