Ferenc Szilágyi (verkisto): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
Li fariĝis esperantisto en 1924. Komence li agadis en la oficista grupo de [[Hungara Esperantista Societo Laborista]], de 1929 en [[Hungarlanda Esperanto-Societo]]. Li organizis altnivelajn literaturajn vesperojn kaj konstante gvidis kursojn. En 1932 li komencis instrui laŭ la memverkita [[lumbildmetodo]] kaj de la sama tempo gvidis sukcesajn kursojn en Svedlando; dum unu jaro okazis 20 kursoj kun ĉirkaŭ 500 kursanoj, kaj 32 prelegoj plejparte pri Hungarujo.
 
Li kontribuis al ''[[Hungara Heroldo]]'', ''[[Heroldo de Esperanto]]'', „[[''Litova Esperanto-Revuo]]“'', ''[[Pola Esperantisto]]'', „[[''Sveda Esperanto-Gazeto]]“'' kaj ''[[Literatura Mondo]]'', kies redaktoro li estis. Li kunlaboris al ''[[Hungara Antologio]]'' (1933) kaj al la „''[[Sveda Antologio]]''. Lia novmetoda gramatiko aperis en 1935. Li estis ĉefkunlaboranto de la ''[[Enciklopedio de Esperanto]]''.
 
Li estis ĉefredaktoroĉefo-redaktoro de grava kultura, socia kaj literatura revuo ''[[Norda Prismo]]''. Li estis eminenta stilisto.
 
Szilágyi ankaŭ kontribuis al la [[Esperanto|esperantlingva]] [[poemo|poem]][[antologio]] "''[[Dekdu Poetoj]]"'' aperinta en [[1934]] ĉe la eldonejo [[Literatura Mondo]] sub redakto de [[Kálmán Kalocsay]], kiu komentas SZILÁGYI kaj lian poezion tiel:
 
: ''La freneziĝinta mondo, la postmilita kaoso, la senespereco de l' baraktanta homaro stertoras en multaj poemoj de Szilágyi per ŝiritaj akordoj, aŭdacaj moduloj, ofte per penetraj disonancoj. Jam tie ĉi montriĝas lia tendenco simbolisma kies plej sukcesa frukto estas "La Tasko". En ĝi la sento de senpovo por helpo kaŝas sin sub groteska ŝerco, tra kiu, tamen, eĉ pli potence tratondras la malespera danĝersonorilo; la fina grimaco eatas kvazaŭ dolore cinika vangofrapo. Ankaŭ en sia memliriko li havas emon al simboloj: tiuj poemoj montras senhelpan vaganton de vivo, senespere ĉirkaŭrigardantan en embarasa kirlo-mikso. Eble, malofte, iom sentiĝas kelka manko de senpereco. Sed tio ja ne koncernas lian "Vivraporton", ĉi tiun freŝvoĉan, sincere varman vivkonfeson, en kiu la telegrama lakoneco tiel ĉarme subpentras per bohema rezignacio ĝuste la plej korŝirajn plendojn. La atako de Nekrasov kontraŭ la recenzisto Szilágyi estis vere bonvena, ke ĝi instigis por la elkanto de tiu ĉi poemo.''
Linio 22:
* ''Inter Sudo kaj Nordo'' (1950),
* ''[[Koko krias jam!]]'', novelaro (1955),
* ''[[Mistero minoraMinora|Tiel okazisOkazis, aŭ : Mistero Minora]]'', psikologia kriminala romano,
* kolekto ''Rapsodioj'', prozo kaj poezio.
 
Linio 33:
 
; Lernolibroj
* ''La simplaSimpla Esperanto'', lernolibro (1932),
* ''Ellernu'', daŭriga lernolibro.