Pri internacia lingvo dum jarcentoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 16:
La libro estas valora verko, el kiu oni daŭre ĉerpas citaĵojn uzatajn en la [[Esperanto-propagando|informado pri Esperanto]]. Sed el scienca vidpunkto ĝi estas malbona, ĉar la kompilinto neniel klopodis kritike pridubi la verecon de iuj citaĵoj. Ofte li indikis nur tre malprecizajn fontojn.
 
Ekzemple pri [[Albert Einstein]] li citas la frazon "Esperanto estas la plej bona solvo de la ideo de la lingvo internacia" kun la fontindiko[[referenco]] ''[[Germana Esperanto-Revuo]]'' sen plia precizigo. Tre verŝajne la citaĵo estas nur esperantigo de la titolo de la germanlingva broŝuro de [[Leopold Einstein]] "La lingvo internacia als beste Lösung des internationalen Weltspracheproblems"; ĝi do supozeble tute ne venas de Albert Einstein.
 
[[Isaj Dratwer]] asertas ankaŭ, ke [[Papo]] [[Paŭlo la 6-a]]: {{citaĵo|''en la fino de sia paska mesaĝo en [[1967]] diris 'Kristo leviĝis' en 10 lingvoj, inter kiuj Esperanto''}}
sen klopodi kontroli tion per la oficiala vatikana gazeto ''[[L'Osservatore Romano]]'' (kiu certe ne jam en [[1967]], sed unuafoje en [[1994]] menciis paskajn salutojn de papo en Esperanto).