Striko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Kategorio
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Striko''' estas intencita ĉeso de [[laboro]] celanta devigi la mastron kontentigi la postulojn de la salajratoj. Striko organiziĝas per helpo de la [[sindikato]]j, krome la [[flavaj sindikatoj]]. [[Strikrompanto]] estas [[dungito]] kiu ne estas solidara kun siaj strikantaj kolegoj kaj do daŭrigas la laboron. Strikokaso estas starigita de [[sindikato]]j kun la celo subteni la partoprenantojn de oficiala striko se pago de ilia salajro ĉesas. Mastrostriko estas ĉeso de laboro ordonata de mastro por cedigi la salajratojn. Lokaŭto estas interkonsento de dungantoj fermi la entreprenojn, por per tio devigi la laboristojn al cedoj. La {{daton|24|majo|2005}}, ĉe [[IBM]] okazis mondskala striko, post anonco pri 13 000 maldungoj.
 
==Strikotipoj==
[[Fastostriko|''Fastostriko'']] estas prireklamata [[senperforto|senperforta]] ĉeso de sinnutro, memdecidita, por influi decidon fare de regantoj aŭ publiko.
 
''Lingvostriko'' estas striko por obteni [[Lingvaj rajtoj|lingvan rajton]] kiel faris ekzemple en 2015 [[Liadh Ní Riada]] (eŭroparlamentanino por [[Sinn Féin]]) kiam ŝi strikis lingve ([[Irlanda lingvo|irlande]] : 'stailc teanga') en la Eŭropa Parlamento parolante tie nur irlande dum pli ol unu semajno por protesti kontraŭ 'la [[Diskriminacio|diskriminacion]] de ŝia lingvo ene de la EU-institucioj' kaj kontraŭ la irlanda registaro kiu malkuraĝigus la uzadon de la irlanda, eĉ kiam ĝi ne plu aktive subpremas ĝin kiel estis la kazo dum la angla kaj brita [[koloniismo]]<ref name=":0">(angla) Simon Hooper, [http://www.aljazeera.com/news/2015/03/striking-irish-linguistic-diversity-150307094450137.html Striking for Irish and linguistic diversity] (striki por la irlanda kaj lingva diverseco), Aljazeera.com</ref>. Ŝi protestis kontraŭ la situacion ke la irlanda, kvankam havante la saman oficialan statuson de laborlingvo, tamen ne estas plenplene samrajta. Krome ŝi argumentis ke Irlandaj impoŝtpagantoj jam pagas por la tradukado en aliajn lingvojn, do kial ne por dungi pli da lingvajn servojn en la irlanda<ref name=":0" />.
 
==Famaj strikoj==
* [[Striko de La Kanada]] en [[Katalunio]].
 
== Bildaro ==