Sieĝo de Tobruko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''Sieĝo de Tobruko''' daŭris 241 tagojn, post la fortoj de la [[Akso Romo-Berlino-Tokio|Akso]] antaŭeniris tra [[Cyrenaica|Cirenaiko]] el El Agheila en la Operaco ''Sonnenblume'' (sunfloro) kontraŭ fortoj de [[Aliancanoj]] en [[Libio]], dum la Dezerta Kampanjo (1940–1943) de la [[Dua Mondmilito]], en [[1941]]. Fine de 1940, la Aliancanoj estis venkintaj super la Itala 10a Armeo dum la Operaco ''Compass'' (9a de decembro 1940 – 9a de februaro 1941) kaj kaptintaj ties restaĵojn ĉe Beda Fomm. Dum la komenco de [[1941]], multo de la Okcidentdezerta Forto estis sendita al la kampanjoj de Grekio kaj Sirio. Ĉar la germanaj trupoj kaj italaj plifortigoj atingis Libion, restis nur skeleto de la fortoj de la Aliancanoj, kun malbonaj ekipaĵaro kaj liveraĵoj.
 
{{redaktata|Kani}}
La Operaco ''Sonnenblume'' (6a de februaro – 25a de majo 1941), devigis la Aliancanojn al retiriĝo al la landlimo kun Egiptio. Soldataro, konsistanta ĉefe el la 9a Aŭstralia Divizio (Leŭtenant-Generalo Leslie Morshead) restis ĉe [[Tobruk]], por malhavigi la havenon al la Akso, dum la Okcidentdezerta Forto reorganiziĝis kaj preparis kontraŭ-ofensivon. La sieĝo de Tobruko fare de la Akso startis la 10an de aprilo, kiam la haveno estis atakita de forto estrita de la Leŭtenant-Generalo [[Erwin Rommel]] kaj pluis dum tri liberigaj klopodoj, nome Operaco ''Brevity'' (15a–16a de majo), Operaco ''Battleaxe'' (15a–17a de junio) kaj Operaco ''Crusader'' (18a de novembro – 30a de decembro). La okupo de Tobruko senigis la Akson el liverhaveno pli proksima al la limo Egiptio–Libio ol [[Bengazi]], je 900 km okcidente de la landlimo kun Egiptio, kiu estis ene de la atingo de la bombaviadiloj de la RAF; [[Tripoli]] estis je 1 500 km okcidente en [[Tripolio]].
 
{{redaktata|Kani}}
La sieĝo malproksimigis trupojn de la Akso el la limo kaj la defendantoj de Tobruko forpuŝis kelkajn atakojn de la Akso. La haveno estis ofte bombardita per [[artilerio]], plonĝbombaviadiloj kaj aliaj aviadiloj, ĉar la defendaj flugoj de la RAF venis el aerodromoj tro for en Egiptio. La ŝiparaj fortoj de Aliancanoj, kiel la Brita Mediteranea Ŝiparo (inklude la roton Inshore) helpis eviti la blokadon, portante plifortigojn kaj liveraĵojn enen kaj vunditojn kaj prizonulojn foren. La 27a de novembro, Tobruko estis liberigita de la Oka Armeo (de britaj kaj aliaj aliancanaj terfortoj en la Okcidenta Dezerto el septembro 1941) en la Operaco ''Crusader''.
 
Kvankam la Akso disponis de pli da homoj (35 000 kontraŭ 27 000 de Aliancanoj), tiuj suferis pli fortajn perdojn (12 296 kontraŭ 5 989 de Aliancanoj).
 
{{Dua mondmilito}}
{{Bibliotekoj}}
[[Kategorio:Konfliktoj en 1941]]
[[Kategorio:Bataloj de Aŭstralio dum la Dua mondmilito]]
[[Kategorio:Bataloj kaj operacoj de Ĉeĥoslovakio dum la Dua mondmilito]]
[[Kategorio:Bataloj kaj operacoj de Germanio en la Dua mondmilito]]
[[Kategorio:Bataloj kaj operacoj de Britio en la Dua mondmilito]]
[[Kategorio:Erwin Rommel]]
[[Kategorio:Sieĝoj de Britio]]