Parizo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 267:
Okaze de la [[Unua mondmilito]], Parizo estis la centro de la alianca militstrebo: la ĉefurbo evitis [[Germanio|germanan]] invadon, ĉefe danke al la franca-brita [[Batalo de la Marno|venko de la Marno]] en [[1914]]. En [[1918]] kaj [[1919]], Parizo gastigis la paradojn de la venkintaj aliancaj armeoj, sed ankaŭ la pacajn traktadojn, kiuj finiĝis per la [[traktato de Versailles]]. Je la periodo inter la du mondmilitoj, Parizo fariĝis famkonita pro siaj artaj kaj kulturaj komunecoj, kaj pro sia tumulta nokta vivo. La urbo tiam enhavis miksadon da artistoj el la tuta mondo, ekzemple la ekzilita [[Rusio|rusa]] komponisto [[Igor Stravinski]], la [[Hispanio|hispanaj]] pentristoj [[Salvador Dalí]] kaj [[Pablo Picasso]], aŭ eĉ la [[Usono|usona]] verkisto [[Ernest Hemingway]].
 
En [[junio]] [[1940]], nur kvin semajnoj post la komenco de la germana invado de [[Francio]], parte evakuita Parizo estis kaptita de la [[Nazio|naziaj militistoj]], kiuj konservis ĝin ĝis la [[Liberigo de Parizo|liberigo de la ĉefurbo]] je la [[25-a de aŭgusto]] [[1944]], fare de la 2-a franca divizio de la [[Philippe Leclerc de Hauteclocque|generalo Leclerc]]. La centro de Parizo spertis preskaŭ neniun detruon dum la [[Dua mondmilito]], ĉar ne ekzistis tie strategiaj celoj por la aliancaj aeroplanoj (la plej gravaj fabrikejoj troviĝis en la ĉirkaŭurboj). Plie, la [[Dietrich von Choltitz|generalo von Choltitz]] rifuzis obei ordon de [[Adolf Hitler|Hitler]], laŭ kiu ĉiuj monumentoj de Parizo estis detruendaj antaŭ germana retiriĝo.
 
 
Post la Dua mondmilito, Parizo ĝuis disvolviĝon ne plu spertitan ekde la komenco de la jarcento. La ĉirkaŭurboj plivastiĝis grandege, precipe per la konstruo de vastaj kolektivaj loĝejoj por la plej malriĉaj (la ''cités''), kaj per la ekstarigo de la negoca kvartalo [[La Défense]]. Nova rapida metroa reto, la [[RER de Francilio|RER]], estis kreita por konekti la ĉirkaŭurbojn pli bone kun la centro. Cetere, reto de aŭtoŝoseoj disvolviĝis proksime de Parizo, kaj strukturiĝis ĉirkaŭ la rapidvojo ''Périphérique'', kiu ĉirkaŭas la ĉefurbon.