Okupacio de Japanio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'La '''Okupacio de Japanio''' fare de Aliancanoj fine de la Dua Mondmilito estis estrita de la Generalo Douglas MacArthur, nome Supera Komandanto de la Aliancaj Arme...'
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''Okupacio de Japanio''' fare de [[Aliancanoj]] fine de la [[Dua Mondmilito]] estis estrita de la Generalo [[Douglas MacArthur]], nome [[Supera Komandanto de la Aliancaj Armeoj]], kun subteno de la [[Brita Komunumo]]. Malkiel ĉe la [[Okupacio de Germanio]], [[Sovetunio]] ne estis rajtigita influi super [[Japanio]]. Tiu eksterlanda ĉeesto markis la nuran fojon en la [[historio de Japanio]] kiam ĝi estis okupaciita de eksterlanda potenco.<ref> The Metropolitan Museum of Art. [https://www.metmuseum.org/toah/ht/11/eaj/ht11eaj.htm "Heilbrunn Timeline of Art History: Japan, 1900 a.d.–present".] Alirita 2009-02-01. </ref> La lando iĝis [[parlamenta demokratio]] kiu kongruis kun la prioritatoj de la 1930-aj jaroj en la tiam nova politiko "[[New Deal]]" de [[Roosevelt]].<ref> Theodore Cohen, kaj Herbert Passin, ''Remaking Japan: The American Occupation as New Deal'' (Free Press, 1987). </ref> Tiu okupacio, kun [[kodonomo]] ''Operaco Nigra Listo'',<ref> Takemae, E. (2003). The Allied Occupation of Japan. Continuum International Publishing Group. ISBN 9780826415219. </ref> finis per la [[San-Francisko Pactraktato]], subskribita la 8an de septembro, 1951, kaj valida el la 28a de aprilo, [[1952]], post kio la suvereneco de Japanio – kun la escepto, ĝis 1972, de la [[Rjukjua Insularo]] – estis tute restaŭrita.
 
Tuj post la [[kapitulaco de Japanio]], MacArthur alvenis en Tokio la 30an de aŭgusto, kaj tuj dekretis kelkajn leĝojn. Neniu Aliancano rajtis ataki japanon. Neniu Aliancano rajtis manĝi la malabundan manĝon de japanoj. Svingi la [[flago]]n ''[[Hinomaru]]'' aŭ "Aperanta Suno" estis dekomence limigita (kvankam privatuloj kaj registaraj oficejoj rajtis peti permeson svingi ĝin). Tiu limigo estis parte mildigita en [[1948]] kaj komplete nuligita la venontan jaron.
{{redaktata|Kani}}