[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 43:
== Etimologio ==
{{Ĉefartikolo|Landnomo kaj loĝantoj pri Usono}}
 
=== Landnomo — Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko ===
En [[1507]], [[germanoj|germana]] [[kartografo]] [[Martin Waldseemüller]] prilaboris mondomapon en kiu li nomis la terojn de la okcidenta [[Hemisfero]], «[[Ameriko]]» omaĝe al la [[Italoj|itala]] esploristo kaj kartografo [[Amerigo Vespucci]].<ref>http://www.usatoday.com/news/nation/2007-04-24-america-turns-500_N.htm?csp=34</ref> La antaŭaj britaj kolonioj unue uzis la nunan nomon de la lando en la [[Usona Deklaro de Sendependeco]], la «unuanima Deklaro de la Dek tri Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko» adoptita de la «Reprezentantoj de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko» la [[4-an de julio]] [[1776]]. Je la 15-a de novembro [[1777]], la [[Dua Kontinenta Kongreso]] adoptis la [[artikoloj de Konfederacio|Artikolojn de Konfederacio]], kiu diris: «La nomo de ĉi tiu Konfederacio devos esti "Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko"».<ref>http://www.archives.gov/exhibits/charters/charters.html</ref> La Franc-Usonaj traktatoj de [[1778]] uzis la terminon «Unuiĝintaj Ŝtatoj de Nordameriko», sed je la [[11-a de julio]] 1778, «Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko» estis uzita en la fakturoj de la lando por interŝanĝo, kaj ĝi iĝis la oficiala nomo.<ref>http://www.ydr.com/ci_9569289</ref>