Kreko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 64:
Vintre estas alta denseco ĉirkaŭ la [[Mediteraneo]] – inklude la tutan [[Iberia Duoninsulo|Iberian Duoninsulon]] kaj etende okcidenten al [[Maŭritanio]] -, en [[Japanio]] kaj [[Tajvano]], same kiel en [[Suda Azio]]. Aliaj gravaj vintrejoj estas preskaŭ la tuta longo de la [[Nila Valo]], la regiono de [[Proksima Oriento]] kaj [[Persa Golfo]], la montaj teritorioj de norda [[Irano]], kaj [[Suda Koreio]] kaj kontinenta [[Orienta Azio|Orienta]] kaj [[Sudorienta Azio]]. Pli izolaj vintrejoj estas la [[Lago Viktorio]], la estuaro de la [[Rivero Senegalo]], la marĉoj de la supra [[Rivero Kongo]], la deltoj de la [[Rivero Niĝero]], kaj la centraj valoj de la [[Rivero Induso]]. Oni vidis vagantojn en interna [[DRK]], [[Malajzio]], en [[Gronlando]], kaj en la [[Marianoj]], [[Palaŭo]] kaj [[Yap]] en [[Mikronezio]];<ref>Wiles ''et al.'' (2004)</ref> ili estas regule vidataj en la marbordoj de [[Nordameriko]] sude de [[Kalifornio]] kaj en [[Suda Karolino]].<ref name = mbc8792 />
 
Entute tiu [[Palearktiso|palearktisa]] kreko estas multe malpli komuna ol sia [[Nearktiso|nearktisa]] similpartnero, kvankam ankoraŭ abunda. Ties nombroj estas ĉefe ĉirkaŭkalkulataj per kalkuloj de vintrantaj birdoj; ĉirkaŭ 750,000 estas registrataj ĉiujare ĉirkaŭ la [[Mediteraneo]] kaj la [[Nigra Maro]], 250,000 en [[moderklimata]] okcidenta [[Eŭropo]], kaj pli da 110,000 en [[Japanio]]. En 1990 kaj 1991, oni entreprenis pli detalan censon, kiu indikis ĉirkaŭ 210,000 birdojn vintrantajn en [[Irano]], ĉirkaŭ 109,000 en [[Pakistano]], ĉirkaŭ 77,000 en [[Azerbajĝano]], ĉirkaŭ 37,000 en [[Barato]], 28,000 en [[Israelo]], ĉirkaŭ 14,000 en [[Turkmenio]] kaj preskaŭ 12,000 en [[Tajvano]]. Ŝajne la specio estas stabila nune, kaj estis malgranda malpliiĝo de eble 1-2% jare en la [[1990-aj jaroj]] – eble ĉefe pro drenado kaj [[poluado]] de humidejoj – kio ne meritis alian agadon krom plufari la kontrolon de la populacio kaj eble havigi pli bonan protektadon por [[biotopo]]j en la vintraj teritorioj. La [[IUCN]] kaj [[BirdLife International]] klasigas la Eŭrazian krekon kiel Specio [[Malplej Zorgiga]], senŝanĝe el ties taksado antaŭ la disigo el la kompreneble pli nombra ''A. carolinensis''.<ref name = mbc8792mbc8792_0608>Madge & Burn (1987), Carboneras (1992), BLI [2006], (2008)</ref>
 
La Eŭrazia kreko estas unu el la specioj al kiuj aplikiĝas la ''Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds'' (AEWA).