Batalfronto de Mediteraneo, Proksima Oriento kaj Afriko (dua mondmilito): Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
La '''Mediteranea kaj Mezorienta fronto''' estis grava batalkampo de operacoj dum la [[dua mondmilito]]. La enorma grando de [[Mediteraneo]] kaj [[Mezoriento]] ebligis interkonektitajn marajn, terajn kaj aerajn kampanjojn luktitajn por kontrolo de Mediteraneo, [[Nordafriko]], la [[Korno de Afriko]], Mezoriento kaj [[Suda Eŭropo]]. La batalado tiuaree daŭris el la 10a de junio 1940, kiam Italio eniris en la militon de la flanko de [[Nazia Germanio]], ĝis la 2a de majo [[1945]] kiam ĉiuj fortoj de la Akso en Italio kapitulacis. Tamen, la lukto pluis en [[Grekio]] – kien [[Brita Armeo|Britaj trupoj]] venis por helpi la Grekan registaron – dum la komenco de la Greka Enlanda Milito.
Faŝisma Italio celis rekonstrui denove la enton [[Romia Imperio]], dum la Britaj trupoj celis dekomence reteni la ''status quo'' (ĝistiama situacio). Italio malsukcese invadis Grekion, kaj nur kiam envenis Germanaj fortoj oni ekkontrolis kaj Grekion kaj Jugoslavion. Trupoj kaj de [[Aliancanoj]] kaj de la [[Akso Romo-Berlino-Tokio|Akso]] engaĝiĝis en konstanta batalado tra [[Nordafriko]], de kie la Akso klopodis interrompi en [[Mezoriento]] okazigante ke la luktado disvastiĝu tien. Kuraĝiĝite de komencaj venkoj, la [[Wehrmacht|Germanaj fortoj]] planis prilaboritajn atakojn por konkeri Mezorienton kaj tiam eble ataki la sudan limon de Sovetunio. Tamen, post tri jaroj de luktado, la fortoj de la Akso estis venkitaj en Nordafriko kaj ties ebla enrompo en Mezorienton estis haltigita. Aliancaj fortoj tiam komencigis invadon de Suda Eŭropo, rezulte en la fakto ke Italoj elpostennigis Mussolini kaj aliĝis al Aliancanoj. Longdaŭra batalo por Italio okazis inter Aliancanaj kaj Germanaj fortoj. Kiam la strategia situacio ŝanĝiĝis en sudorienta Eŭropo, Britaj trupoj revenis en Grekion.
==Vidu ankaŭ==
* [[Batalfronto de Proksima Oriento (dua mondmilito)]]
{{Dua mondmilito}}
[[Kategorio:Mediteranea kaj Mezorienta militteatro de la Dua mondmilito]]
[[Kategorio:Militaj teatroj kaj kampanjoj de la Dua mondmilito]]
[[Kategorio:Afrika militteatro de la Dua mondmilito]]
[[Kategorio:Historio de la mediteranea regiono]]
[[Kategorio:Historio de Mezoriento]]
[[Kategorio:Historio de Nordafriko]]
|