Karkasuno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 50:
La spuroj plej malnovaj de homa ĉeesto troviĝas sur la monteto de ''la Ciutat'', kaj ili datiĝas el la [[6-a jarcento a.K.]]
 
[[Dosiero:Carcassonne-vignes.jpg|eta|maldekstra|250px|Carcassona.]]
 
== Historio ==
Linio 56:
En [[-300|300]] antaŭ Kristo instaliĝas la [[Keltoj]] en la regionon, sed la [[Romio|Romianoj]] konkeras [[Provenco]]n kaj [[Langvedoko]]n en la [[2-a jarcento a.K.]]. Ili alvenas al Karkasuno kaj fortikigas la monteton, kiu de tiam nomiĝas '''''"Carcasso"'''''. La Romianoj okupas tiun novan provincon ĝis la fino de la [[5-a jarcento]] post Kristo. La [[Visigotoj]] estas la novaj invadantoj, kaj instaliĝas en Hispanio kaj Langvedoko. Karkasuno restas sub ilia potenco de [[460]] ĝis [[725]], proksime de ilia ĉefurbo [[Toulouse|Tolosa]] (esperante ''Tuluzo'').
 
[[File:Mezepoka basreliefo.jpg|eta|maldekstra|250px|Mezepoka basreliefo.]]
Printempe de 725 alvenas siavice la [[Saracenoj]], kiuj sin trudas kiel novaj mastroj. La urbo nomiĝas tiam ''"Karkashuna"''. Sed la Saracenoj ankaŭ estas forpelataj el Langvedoko en [[759]], kiam la [[Frankoj]] ilin sekvas. La Imperio de [[Karolo la Granda]] konsideras sin kiel heredanto de la Romia kulturo, sed post ĝia malapero naskiĝas la feŭda periodo kun disvolviĝo de la lokaj potencoj. Sub la dinastio de la familio [[Trencavel]] ([[1082]] - [[1209]]) Karkasuno iĝas grava politika kaj kultura centro. Samtempe disvolviĝas la [[katarismo]]. La grafoj de Karkasuno toleras kaj eĉ protektas la anojn de tiu ''herezo''. Tiu toleremo havos poste tre gravajn konsekvencojn, inter alie la malapero de la dinastio kaj la fino de la [[Okcitanio|Okcitania]] sendependeco.
La papo [[Inocento la 3-a]] lanĉas en [[1209]] [[krucmilito]]n kontraŭ la Kataroj, sed tiu milito iĝas vera konkermilito de la Francoj kontraŭ la tuta [[Okcitanio|okcitania]] teritorio. Post 15-taga sieĝo falas en aŭgusto 1209 la urbo en la manojn de la [[Francio|Francoj]].