Karkasuno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 85:
''Sankta Vincent'' estas konstruaĵo el la [[13-a jarcento]], kiu transprenis la nomon de antikva paroĥo situinta apud ''la Ciutat'' (Alta Urbo) antaŭ la krucmilito. La katedralo '''Sant Miquel''' datiĝas el la sama epoko, kaj estis konstruita en la sama tipa langvedoka [[gotika stilo]]. Tiu estas karakterizita per larĝa kaj malalta navo sen iu transepto nek kapeloj.
 
[[File:Katedralo de Karkasuno.jpg|thumb|KatedraloMalnova katedralo de Karkasuno.]]
''Sant Miquel'' iĝis katedralo de Karkasuno en la 19a jarcento, kiam la episkopo decidis, ke li ne plu vivos en ''la Ciutat''. La ceteraj religiaj konstruaĵoj jenas : la kapelo de la [[Karmelanoj]] (13-a jarcento), kiu posedas modernajn vitralojn, la kapelo (15-a jarcento) de ''Nòstra Dòna de la Santat'' ("Nia Sinjorino de [[Bonfarto]]") staranta ĉe la Malnova Ponto, la kapelo de la [[Jezuitoj]] (17-a jarcento), kiu gastigas koncertejon kaj ekspoziciejon. Ni ne forgesu la "kalvarion", nun eta ĝardeno kun siaj ruinigitaj statuoj...