Vikipedio:Lingvaĵo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Korekto de ruĝa ligilo
Forigis ne plu veran aserton
Linio 1:
{{Rekomendo}}<br />
{{Ĉefaj reguloj}}
Vikipedio devas speguli la ordinaran lingvouzon kaj lingvan tradicion. Rompo de tiu principo koncernas ne unuopan artikolon aŭ paĝon, sed [[Vikipedio]]n mem. Do kiam via ŝanĝo povus iel rompi tiun principon, tiam unue pravigu ĝin en la diskutpaĝo de la respektiva artikolo kaj efektivigu ĝin nur rezulte de diskutado kaj [[Vikipedio:Interkonsento|interkonsento]] de la komunumo.
 
La vikipedia komunumo klopodas kaj klopodu eviti la establiĝon de iu ''Vikipedia dialekto''. Tiucele en Vikipedio ni sekvas kaj sekvu la lingvan stilon (lingvaĵon) (prefere plej) ĝenerale kutiman kaj akceptatan ekster ĝi. Pli precize ni sekvas kaj sekvu la sciencan kaj fakan, laŭeble formalan lingvan stilon de ĉiuj, kiuj bone scipovas Esperanton.
Linio 7:
Pli konkrete tio signifas:
 
* '''Gramatiko''' — Oni uzu la Esperantan gramatikon tiel, kiel ĝi kutime estas uzata kaj akceptata. (Do ekzemple, evitu [[riismo]]n, [[naismo]]n.) Kvankam la sekvaj verkoj ie-tie estas pli preskribaj ol priskribaj, [[Plena Analiza Gramatiko|PAG]] kune kun [[PMEG]] donas praktikan superrigardon super tio, kia gramatiko estas kutime uzata kaj akceptata. PAG (1980)<ref>Eldonita en 1980, ĝi estas tralaborita kvara eldono de verko originale eldonita en 1935, la ''[[Plena Gramatiko|Plena Gramatiko de Esperanto]]''</ref> per tradiciaj gramatikaj terminoj bone kaj detale raportas la tradicie prestiĝan lingvon, dum PMEG (2006)<ref>Perrete legebla ekde 1994.</ref> per "novspecaj terminoj" celas pli tujan kompreneblon fare de laikoj<ref>Vidu tiun ĉi [http://lingvakritiko.com/2006/11/28/la-gramatikaj-terminoj-en-pmeg/ artikolon de Wennergren] en kiu li klarigas: ''"Mi volis klarigi la gramatikon en kiom eble simpla maniero, tiel ke ne nur lingvistoj kaj gramatikistoj komprenu, sed ankaŭ ordinaraj lernantoj. Sed mi tamen volis verki profundan kaj kiom eble kompletan gramatikon."'' </ref>.
 
* '''Vortprovizo''' — La [[Universala Vortaro]] kun la [[Oficialaj aldonoj|oficialaj aldonoj]] unuflanke kaj [[Plena Vortaro de Esperanto|PV]] kaj [[PIV]] (1970) aliflanke bone raportas tion, kiuj vortoj estas tradicie prestiĝaj. Por ĝisdatigite moderna vortprovizo funkcias [[NPIV]] kaj [[ReVo]]. Okaze ke ekzistas du vortoj por unu "sama" afero, unu ofta kaj la alia malordinara, oni evitu senbezonan uzon de la malordinara. Oni ĉiam povas ankaŭ konsideri aliajn argumentojn (ekzemple, ĉu unu estas pli facile komprenebla, aŭ pli klare trafas la celatan signifon, ĉu unu pli logike sekvas la ĝeneralajn regulojn pri vortfarado ktp).
 
* '''Ortografio''' — Oni ĝenerale uzu kutiman ortografion. (Do ekzemple, evitu [[egzismo]]n, ĉiam-minusklismon, [[h-sistemo]]n kaj aliajn supersigno-evitajn sistemojn.<ref>Memoru ke se vi tajpas per la [[X-sistemo]] redaktante la Vikipedion, la supersignoj aŭtomate aperos.</ref>) Tamen ĉia literumo aprobita aŭ tolerata de la [[Akademio de Esperanto|Akademio]], aŭ raportita de iu PIV estu tolerata en Vikipedio.
 
Tiu ĉi principo helpu al ni solvi kverelojn pri tio, kiun vorton aŭ lingvaĵon ni preferu en certa situacio.
Linio 20:
<references/>
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Vikipedio:Lingva angulo]]
* [[Vikipedio:Regularo]]
* [[Vikipedio:Rekomendoj]]
* [[Vikipedio:Teksto]]
* [[Vikipedio:Oftaj gramatikaj eraroj]]
 
[[Kategorio:Vikipedio:Politiko pri paĝoj|{{PAGENAME}}]]