Morto ĉe montpasejo Djatlov: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 1:
'''Morto ĉe montpasejo Djatlov''' estas tiu ĝis hodiaŭ neklarigita morto de 9 [[turisto]]j, kiuj mortis en la Norda Uralo, en areo inter [[Respubliko Komi]] kaj [[regiono Sverdlovsk]] en la jaro [[1959]]. La mortoj okazis en la nokto de la 1-a al la 2-a de februaro 1959 ĉe la orienta deklivo de la monto Ĥolatĉaĥl (mans-lingve Monto de la Morto; 1097 m). La montpasejo, kie okazis tragedio, pli poste estis nomita laŭ la grup-gvidanto Igor Djatlov, kiel Djatlov-pasejo.
 
La mankantaj okulatestantoj, la cirkonstancoj de la mortoj kaj la postaj ĵurnalistaj analizoj de la mortoj ekis multajn spekuladojn. Analizoj de la mortoj kondukis al la rezulto, ke la ski-migrantoj verŝajne de-interne tranĉ-malfermis la [[tendo]]n kaj forlasis tiun senŝue kaj subvestite. La kvin unue trovitaj kadavroj ne havis spurojn pri batalo. Oni trovis du monatojn poste pliajn viktimojn, el kiuj unu viktimo havis rompitan [[kranio]]n, du aliaj rompitajn ripojn kaj internajn vundojn. La alir-ebleco al la areo estis malpermesita por tri sekvaj jaroj.