Monda Serio (basbalo): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e kat:basbalo en usono
Linio 1:
[[Dosiero:Worldseriestrophy.jpg|eta|Trofeo de la Komisiito (ekzemplero de 2007, gajnita de la [[Bostono|Bostona]] teamo [[Red Sox]])]]
La '''Monda Serio''' (angle, '''World Series''') estas la ĉiujara ĉampioniga [[turniro]] de la [[nordamerika]] profesia plejaltnivela [[Basbalo|basbala]] teamaro ([[Ĉefliga Basbalo]]; angle ''Major League Baseball''). Unu teamo el ĉiu el la du "ĉefaj ligoj" — la [[Amerika Ligo (basbalo)|Amerika Ligo]] kaj la [[Nacia Ligo (basbalo)|Nacia Ligo]] — partoprenas serion de kvar ĝis sep ludoj. La unua teamo, kiu atingas kvaran venkon, gajnas la premion, kiu nomiĝas "''Commissioner's Trophy''" (Trofeo de la Komisiito). La Mondan Serion oni establis en la jaro 1903. Antaŭ 1969, la plej sukcesa teamo (laŭ venkoj-malvenkoj) en ĉiu ligo pluiris al la Monda Serio. Ekde tiu jaro, la ligoj aranĝas ĉampionigan serion por decidi la ĉampionan teamon de la ligo, kaj la venkintaj teamoj el tiuj serioj kunluktas en la Monda Serio. Ĝis 2015 inkluzive, okazis 111 Mondaj Serioj; la Amerika Ligo gajnis 64-foje kaj la Nacia Ligo 47-foje. La serio komenciĝas en oktobro (kaj kelkfoje etendiĝas en novembron), pro kio oni donas al ĝi la kromnomon "''Fall Classic''" ("Aŭtuna Klasikaĵo").