La '''Kora akordo''' aŭ '''Kora interkonsento''' ([[Franca lingvo|france]]: "Entente Cordiale") estas serio da interkonsentoj subskribitaj la [[8-a de aprilo|8-an de aprilo]] [[1904]] inter la registaroj de [[Francio]] kaj la [[Unuiĝinta Regno]]. La interkonsento rilatis al diversaj disputoj inter la du potencoj rilate al ilia influo kaj kontrolo en partoj de iliaj koloniaj imperioj inkluzive de [[Egiptio]], [[Maroko]], [[Madagaskaro]], [[Kanado]], [[Siamo]] kaj [[Afriko]] ĝenerale. La interkonsento signalis la finon de jarcentoj de malamikeco inter la du nacioj.
Tiuj akordoj estis la bazo de la ''[[triopa akordo]]'' kun la [[Rusa Imperio]].