Calvados: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 36:
La departemento estis kreita dum la [[Franca Revolucio de 1789|Franca Revolucio]], je la 4-a de marto [[1790]], per uzado de la leĝo de la 22-a de decembro [[1789]], el parto de la provinco de [[Normandio]]. Oni pensis nomi ĝin ''Malsupra Orne'' (''Orne-Inférieure''), antaŭ ol elekti la nunan nomon.
 
Legendo rakontas ke la vorto ''Calvados'' referas al la nomo de rokoj norde de [[Arromanches-les-Bains|Arromanches]], pro kiuj dronis la ŝipo ''Salvador'' (nomo kiu iĝus Calvados per kelkaj lingvaj modifoj). La ŝipo Salvador estis unu el la ''[[Nevenkebla mararmeo|Hispana Ŝiparo]]''. Sed ŝajnas, pli simple, ke tiu nomo elvenas el la du ''dorsoj'' (''dorsa'' en latino signifas kreskejo) kiuj estis kiel limŝtonoj al la ŝipistoj, kaj kiuj ŝajnas ''senharaj'' (''calva'' en la latina) rilate al iliaj maldensaj vegetaĵaroj.
 
Je la [[D-Tago|6-a de junio]] [[1944]], dum la [[dua mondmilito]], alvenis tra la plaĝoj de Calvados anglaj, usonaj, kanadaj, polaj kaj francaj militistoj. Dum la sekvaj monatoj, ili liberigis la nordan parton de Francio.