Operaco Epsom: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'La '''Operaco Epsom''' estis brita ofensivo de la Dua Mondmilito kiu okazis inter la 26a kaj la 30 de junio 1944, dum la Batalo de Normandio. La ofensivo celis superi...'
 
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
La Operaco Epsom okazis komence de la 26a de junio fare de unuoj de la skota 15a Divizio de [[Infanterio]] kiu avancis malantaŭ bariero de movebla [[artilerio]]. La aviadila apogo estis malabunda dum granda parto de la operaco, ĉar malbona vetero en la Unuiĝinta Reĝlando devigis nuligi la planitan aeran apogon en la lasta minuto. Kun apogo de la [[tanko]]j de la 31a Brigado de Tankoj, la 15a Divizio progresis konstante kaj fine de la unua tago ĝi estis konkerinta grandan parton de la germana unua linio, kvankam ĝi malfacile restis sur la flankoj de la konkero. En la intensaj luktoj de la du venontaj tagoj, oni akiris apogejon trans la rivero Odon kaj oni klopodis ampleksigi tiun apogejon pere de la konkero de strategiaj lokoj en la elstaraĵo kaj intervenis la 43a Divizio de Infanterio (Wessex). En reago al la fortaj germanaj kontraŭatakoj, la 30 de junio kelksj el la britaj fortoj retiriĝis trans la rivero, kaj finis la operaco.
 
La milit-[[historiisto]]j amplekse varie interpretis la celon kaj disvolvigon de la Operaco Epsom, sed estas ĝenerala interkonsento pri ĝia efiko sur la ekvilibro de fortoj en [[Normandio]]. Kvankam la germanoj sukcesis haltigi la ofensivon, por tio ili devis uzi ĉiujn siajn fortojn, inklude du [[panzer]]-divizioj ĵus alvenintaj al Normandio cele al ofensivo kontraŭ la britaj kaj usonaj pozicioj ĉirkaŭ [[Bayeux]]. La perdoj estis fortaj ambaŭflanke, sed male al la generalo [[Bernard Montgomery]], la germana marŝalo [[Erwin Rommel]] ne kapablis retiri siajn unuojn al rezervo post la batalo, ĉar ili necesis por pluteno la linion de la fronto. La britoj konservis la iniciatemon kaj kapablis lanĉi plaijn operacojn en la venontaj semajnoj, kaj finfine [[Batalo de Caen|konkeri [[Caen]] hacia el finalfine de julio.