Dua Mondmilito: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 155:
{{Ĉefartikolo|Tempolinio de la dua mondmilito}}
=== 1939 ===
{{Ĉefartikolo|Tempolinio de la dua mondmilito (1939)}}
[[Dosiero:Second world war europe animation small.gif|eta|250px|maldekstra|La pasoj de la Dua Mondmilito en Eŭropo.]]
Dume en [[Azio]] jam ekde la jaro [[1937]] batalis inter si "sole" [[Ĉinio]] kaj [[Japanio]] (vidu artikolon [[Dua japana-ĉina milito]]), la vera [[mondmilito]] estis komenciĝinta la [[1-an de septembro]] [[1939]] en [[Eŭropo]], kiam germanaj soldataroj post antaŭaj provokoj kaj enscenigitaj procedoj komencis komune kun [[Slovakio]] [[Invado de Pollando|invadon]] en [[Pollando]]n. Tiu ĉi bato ekstartis ĉenreagon: al [[Germanio]] proklamis militon [[Britio]], [[Francio]] kaj ties aliancanoj kaj aliĝintaj landoj ([[Kanado]], [[Sudafrika Unio]]...). Sed tiuj ĉi aferoj devis havi influon nur en la longdaŭra horizonto. Dum [[batalo]]j sur [[Batalo de Atlantiko|maro]]j kaj en la [[aero]] ekflamis ankaŭ en la okcidenta batalfronto, la okcidentaj potencoj ne kapablis realigi la surterajn atakojn kaj Pollando mem ne kapablis rezisti al la germana atako. Laŭ la sekreta [[Pakto Ribbentrop-Molotov]] de oriento Pollandon atakis [[Sovetunio]] kaj pro tio la pola rezistado estis tute detruita, la atako de oriento okazis la [[17-an de septembro]], kiam [[Sovetunio]] aliĝis laŭ la sekreta pakto al la germana atako kaj tiel ĝi "finbatis" Pollandon. [[Hitlero]] poste koncentriĝis por preparo de la okcidenta militiro, kiun li volis realigi ankoraŭ en la jaro [[1939]], sed fine la [[vetero]] kaj obstrukcoj de liaj generaloj devigis lin la aferon prokrasti.