Lingvoj konstruitaj de J. R. R. Tolkien: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
La plej evoluigita projekto de Tolkien estis lia elfa lingvaro. Li unue komencis konstrui ''elfan lingvon'' ĉirkaŭ 1910-1911 dum li ĉeestis la lernejon King Edward's School en Birmingamo. Li poste nomis ĝin [[Kvenja lingvo|Quenya]] ("la kvenja," ĉirkaŭ 1915) kaj li daŭris aktive evoluigadi la historion kaj gramatikon de sia elfa lingvaro ĝis sia morto en 1973.
 
En 1931, li faris prelegon pri sia amo de konstruitaj lingvoj, nome ''A Secret Vice (Sekreta Fikutimo).'' Tiam li kontrastis sian projekton pri [[Arta lingvo|artismajartaj lingvoj]], konstruitaj por estetika plezuro, kun la pragmatismo de [[Internacia planlingvo|internaciaj helplingvoj.]] La prelegio ankaŭ diskutis la vidpunktojn de Tolkien pri [[belsoneco]], referencante la grekan, [[Finna lingvo|finnan]] kaj [[Kimra lingvo|kimran]] kiel ekzemplojn de "lingvoj, kiuj havas tre apartajn kaj propramaniere belajn vortoformojn".
 
La "glosopoeio" de Tolkien havas du tempajn dimensiojn: la internan (fikcian) kronologion de eventoj, kiujn priskribis ''[[Silmariliono]]'' kaj aliaj tekstoj, kaj la eksteran kronologion de lia propra vivo, dum kiu li ofte reviziis kaj rafinis siajn lingvojn kaj ilian fikcian historion.
Linio 18:
Tolkien skribis en unu el siaj leteroj: "kion mi opinias unuranga 'fakto' pri mia verkaro estas, ke ĉio el ĝi estas unuparta kaj fundamente lingva laŭ inspiro. ... Ĝi ne estas 'ŝatokupo', sence de io tre aparta de laboro, ekfarata kiel maniero malstreĉiĝi. La inventado de lingvoj estas ĝia fundamento. La 'rakontoj' estis faritaj por doni mondon al la lingvoj anstataŭ inverse. Por mi unue venas nomo kaj sekvas la rakonto. Mi preferus verki tute en ‘la elfa'. Sed, nature, tia verko, kia ''La Mastro de l' Ringoj,'' estis redaktita, kaj nur tiom da 'lingvo' estis lasita, kiom mi pensis, ke la legantoj povus toleri. (Mi nun trovas ke multaj ŝatus pli.) ... Ĝi estas, por mi, ĉiuokaze, plejparte eseo pri 'lingva estetiko', kiel mi foje diras al homoj, kiuj demandas min 'pri kio ĝi temas entute?'"<ref>''La Leteroj de J.R.R.Tolkien'', pp. 219–220</ref>
 
Kvankam la elfaj lingvoj restis ĉe la centro de la atento de Tolkien, la postuloj de la rakontoj asociataj kun [[Mez-Tero]] necesigis ankaŭ la evoluadon, almenaŭ malprofundan, de la lingvoj de aliaj rasoj, precipe de gnomoj kaj homoj, sed ankaŭ la [[nigra lingvo]] dezajnita de [[Saŭrono]], la ĉefa antagonisto en ''[[La Mastro de l' Ringoj|La Mastro de l' Ringoj.]]'' Ĉi lasta lingvo estis dezajnita kiel supozita antitezo de la idealo pri artismaarta lingvo, kiun Tolkien traktis per la evoluado de [[Kvenja lingvo|la kvenja]], reprezentante malutopian parodion de internacia helplingvo, samkiel la regado de Saŭrono super la [[Orko (Mez-Tero)|orkoj]] estas malutopia parodio de totalisma stato.
 
== Elfaj lingvoj ==