Greka Enlanda Milito: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''Greka Enlanda Milito''' (en greka: ο Eμφύλιος [Πόλεμος], o Emfýlios [Pólemos], "la enlanda milito") okazis en Grekio el [[1946]] al [[1949]] inter la armeo de la Greka registaro — apogita de [[Unuiĝinta Reĝlando]] kaj [[Usono]] — kaj la Demokratia Armeo de Grekio (DSE) — nome milita branĉo de la [[Komunista Partio de Grekio]] (KKE) — apogita de [[Jugoslavio]] kaj [[Albanio]] same kiel de [[Bulgario]]. Ĝi estis ofte konsiderata la unua milito montro de la [[Malvarma Milito]], kvankam [[Sovetunio]] evitis sendi helpon. La batalado rezultis en la malvenko de la DSE fare de la Helena Armeo.<ref> Nikos Marantzidis kaj Giorgos Antoniou. "The Axis Occupation and Civil War: Changing trends in Greek historiography, 1941–2002." Journal of Peace Research (2004) 41#2 pp: 223–231. </ref> Fondita de la Komunista Partio de Grekio kaj subtenita de najbaraj kaj ĵus fonditaj socialismaj ŝtatoj kiel Jugoslavio, Albanio kaj Bulgario, la Demokratia Armeo de Grekio inkludis multajn personojn kiuj estis luktintaj kiel partizanoj kontraŭ la fortoj de la okupacio fare de [[Germanio]], [[Italio]] kaj Bulgario dum la [[Dua Mondmilito]] en 1939–1945.
 
La Enlanda Milito rezultis el tre polusita batalado inter maldekstraj kaj dekstraj ideologioj kiu startis en 1943. El 1944 ĉiu flanko celis la malplenon en la povo rezultinta el la fino de la German-Itala okupacio (1941–1945) dum la Dua Mondmilito. Tiu batalado iĝis unu el la unuaj konfliktoj de la [[Malvarma Milito]] (ĉ. 1947 al 1989) kaj reprezentas la unuan ekzemplon de la postmilita entrudiĝo de la potencoj en la interna politiko de eksterlanda ŝtato.<ref> Chomsky, Noam (1994). World Orders, Old And New. Pluto Press London. </ref> Grekio finfine estis financita de Usono (pere de la [[Truman-doktrino]] kaj la [[Plano Marshall]]) kaj aliĝis al [[NATO]] (1952), dum la insurekciantoj estis senmoraligitaj pro la akra disiĝo inter [[Sovetunio]] kaj [[JozifJosif Stalin]], unuflanke, kiuj deziris, ke la milito finu, kaj Jugoslavio kaj [[Josip Broz Tito]], kiuj deziris, ke la milito pluu.<ref> Service, Robert (2007). [https://books.google.es/books?id=Frgm5QodnFoC&redir_esc=y "22. Western Europe". Comrades!: A History of World Communism.] Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press. pp. 266–268. ISBN 9780674025301. Alirita la 8an de februaro 2019. </ref> Tito deziris helpi la grekajn komunistojn en iliaj klopodoj, kio okazigis politikajn komplikojn kun Stalin, ĉar li ĵus estis interkonsentinta kun [[Winston Churchill]] ne helpi la komunistojn en Grekio, kiel estis dokumentita en ilia [[Moskva Konferenco (1944)|Procenta Interkonsento]] de oktobro 1944.
 
La unuaj signoj de enlanda milito okazis el 1942 al 1944, jam dum la Germana okupacio. Kun la Greka registaro en ekzilo malkapabla influi sur la situacion enlande, aperis variaj rezistogrupoj de diferenciaj politikaj tendencoj, el kiuj la dominantaj estis la maldekstra [[Naciliberiga Fronto (Grekio)|Naciliberiga Fronto]] (EAM), kaj ĝia milita branĉo nome Greka Popolliberiga Armeo (ELAS) kiue estis fakte kontrolita de la KKE. Starte en aŭtuno 1943, kontraŭstaroj inter la EAM kaj la aliaj rezistogrupoj rezultis en disaj konfliktoj, kiuj pluis ĝis printempo 1944, kiam oni atingis interkonsenton formante nacian unuigan registaron kiuj inkludis ses ministrojn de EAM.
{{redaktata|Kani}}
The immediate prelude of the civil war took place in Athens, on December 3, 1944, less than two months after the Germans had retreated from the area. After an order to disarm, leftists resigned from the government and called for resistance. A riot (the Dekemvriana) erupted and Greek government gendarmes, with British forces standing in the background, opened fire on a pro-EAM rally, killing 28 demonstrators and injuring dozens. The rally had been organised under the pretext of a demonstration against the perceived impunity of the collaborators and the general disarmament ultimatum, signed by Ronald Scobie (the British commander in Greece). The battle lasted 33 days and resulted in the defeat of the EAM. The subsequent signing of the Treaty of Varkiza (12 February 1945) spelled the end of the left-wing organization's ascendancy: the ELAS was partly disarmed while the EAM soon after lost its multi-party character, to become dominated by KKE. All the while, White Terror was unleashed against the supporters of the left,[16] further escalating the tensions between the dominant factions of the nation.
 
==Vidu ankaŭ==
* [[Greka kontraŭnazia rezistmovado]]
* [[Naciliberiga Fronto (Grekio)]]
* [[Rezistado dum la Dua Mondmilito]]
* [[Rezistomovado]]