Vieno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 199:
En [[1933]] la [[kristan-sociala]] [[Kanceliero (Aŭstrio)|Federacia Kanceliero]] [[Engelbert Dollfuss]] [ENgelbert DOLfus] malfunkciigis la [[Parlamento]]n, komencis instali sin kiel [[diktatoro]] kaj establis ŝtaton, kiu estis organizita laŭ profesiaj klasoj, laŭ faŝista modelo. Li malpermesis ĉiujn partiojn, escepte de la [[Patrolanda Fronto]] kaj arestigis politikajn kontraŭulojn. Ankaŭ la aŭstriaj nacisocialistoj estis arestitaj, per kio la sendependeco de Aŭstrio estis emfazita. Dum domtraserĉo en [[Linz]] je la [[12-a de februaro]] [[1934]] okazis fortaj bataloj inter la socialdemokratoj kaj la [[Heimwehr]] respektive Aŭstria armeo, kiu plivastiĝas al [[interna milito]]. Je la fino komencis la diktatoreco de Dollfuss, kiu estis mortpafita en [[1934]] de [[SS (organizaĵo)|SS]]-anoj. Post la sufoko de la nacisocialisma ribelo [[Kurt Schuschnigg]] [Kurt ŜUŜnik] transprenis la registarestrecon.
 
Je la [[12-a de marto]] [[1938]] [[Adolf Hitler]] enmarŝigis la [[Nazia Germanio|germanajn]] trupojn en Aŭstrion. Prompte [[judoj|judaj]] vienanoj estis turmentitaj. 120.000 el la proksimume 200.000 judaj vienanoj estis prirabitaj kaj pelitaj en emigracio; fuĝinto tre konata estis [[Sigmund Freud]]; ĉirkaŭ 60.000 estis [[holokaŭsto|murditaj]]). De la balkono de la urbodomo Hitler ŝvelparolis ke Vieno estas [[perlo]] kaj li faros ĝin en enkadrigon indan por ĝi. Ekde la [[17-a de marto]] [[1944]] okazis aviadilaj atakoj kontraŭ Vieno, proksimume kvinono de la urbo estis detruita. Sekve de elrabado ankaŭ la katedralo Sankta Stefano estis en flamoj. En aprilo [[1945]] komencis la batalo pri Vieno, kiu finiĝis per la malvenko de la SS-trupoj kaj la okupado de la urbo per la [[Ruĝa Armeo]].
 
En aprilo [[1945]] komencis la batalo pri Vieno, kiu finiĝis per la malvenko de la SS-trupoj kaj la okupado de la urbo per la [[Ruĝa Armeo]]. La [[Viena Ofensivo]] estis lanĉita de la sovetaj 2a kaj 3a Ukrainiaj Frontoj por konkeri Vienon. La ofensivo daŭris el la 2a al la 13a de aprilo 1945. Oni ĉirkaŭkalkulis po 30 000 mortojn el ĉiu flanko. La germanoj perdis duoble da tankoj kaj kanonoj, dum krome estis ankaŭ 125 000 kaptitoj.
 
=== Okupado, dua respubliko, rekonstruado ===