Komunio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
'''Komunio''' aŭ '''eŭĥaristio''' estas [[sakramento]], kiu estas rita ofero de [[pano]] kaj [[vino]] por memorigi pri [[Jesuo Kristo|Kristo]]. La komunio per la simbola manĝo de panpeco kaj iom da vino scene ripetas la [[Lasta Vespermanĝo|Lastan Vespermanĝon]] de [[Jesuo Kristo]] dividis kun liaj dek du [[apostolo]]j kaj [[disĉiplo]]j antaŭ ol esti mortigita per [[krucumado]], kaj [[rito|rite]] memorigas pri ĝi. [[Meso (diservo)|Meso]] estas diservo, en kiu okazas komunio.
 
==En diversaj eklezioj kaj doktrinoj==
Laŭ [[katolikismo]] kaj [[ortodoksismo]], la komunio aŭ eŭĥaristio — la pano kaj vino — fariĝas la veraj sango kaj korpo de Kristo, kaj ne nur simbole aŭ spirite, kvankam la ekstera apero restas sama. Sankta [[Tomaso de Akvino]] klarigis la procezon per la ideo de [[transsubstancigo]]. Per la eŭkaristio ni partoprenas en la korpo kaj sango de Kristo, kaj tial en lia venko super peko kaj morto. Ĝi estas nia nutraĵo spirita, la pano de la ĉielo, per kiu ni estas fortigitaj iri laŭ la volo de [[Dio]] sur la tero kaj tial al la [[ĉielo]] post morto. Sed la eŭkaristio devas esti manĝita kun fido kaj koro ricevema.