Lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 11:
==Parola lingvo kaj skriba lingvo==
{{Ĉefartikolo|Parola lingvo|Skriba lingvo}}
'''Parolata lingvo''' aŭ simple '''parola lingvo''' estas [[lingvo]] produktita pere de artiklitaj sonoj, male al la praktiko de la [[skriba lingvo]]. Multaj lingvoj ne havas aŭ havis verkitan formon kaj tiele ili estas nur parolataj lingvo, kio certe okazis ofte en historio kaj en apartaj nekleraj [[civilizacio]]j. Parola lingvo aŭ voĉa lingvo estas lingvo produktita pere de [[Parolo|voĉa sistemo]], male al [[signolingvo]], kiu estas produktata pere de manoj kaj vizaĝo. La termino "parola lingvo" estas foje uzata por aludi nur al voĉaj lingvoj, speciale fare de lingvistikistoj, kio faraSfaras la tri terminojn [[sinonimo]]j kiuj ekskludas signolingvojn. Aliaj referencas al signolingvo kiel "parolata", speciale kontraste al verkitaj transkriboj de signoj.<ref> Nora Groce (1985) Everyone Here Spoke Sign Language: Hereditary Deafness on Martha's Vineyard</ref><ref> Harry Hoemann (1986) Introduction to American sign language</ref><ref> Brooks & Kempe (2012) Language Development</ref>
 
En parola lingvo, multo de la signifo estas determinata de la [[kunteksto]]. Tio kontrastas kun la koncepto de ''skriba lingvo'' en kiu plej el la signifo estas havigata rekte de la [[teksto]]. En parola lingvo, la vero de propozicio estas determinata per komun-senca referenco al la [[sperto]], sed en skriba lingvo, oni metas pli grandan emfazon al logika kaj kohera argumentaro. Simile, parola lingvo tendencas esprimi subjektivan informon, inklude la rilaton inter la parolanto kaj la aŭskultantaro, dum la skriba lingvo tendencas esprimi pli objektivan informaron.<ref> Tannen, Deborah (1982). Spoken and written language: exploring orality and literacy. Norwood, N.J.: ABLEX Pub. Corp.</ref>
Linio 50:
| [[Java lingvo|java]] || 84,3
|}
 
== Lingva diverseco ==
''SIL [[Ethnologue]]'' difinas "vivantan lingvon" kiel "lingvo kiu havas almenaŭ unu parolanton por kiu ĝi estas sia unua lingvo." La preciza nombro da konataj vivantaj lingvoj varias de 6000 du 7000, depende de la precizeco de onies difino de "lingvo", kaj aparte, pri kiel oni difinas la distingon inter lingvoj kaj [[dialekto]]j. En 2016, ''Ethnologue'' katalogigis 7.097 vivantajn homajn lingvojn.<ref>[http://www.ethnologue.com/statistics statistiko de] ''SIL [[Ethnologue]]'' ({{en}})</ref> La fakuloj de ''Ethnologue'' establas lingvajn grupojn surbaze de studoj pri [[reciproka komprenebleco]], kaj tio ofte rezultigas pli da kategorioj ol pli konservativaj klasifikoj. Ekzemple, la [[dana lingvo]] kiun plej kleruloj konsideras sola lingvo kun pluraj dialektoj estas klasifikita kiel du malsamaj lingvoj (dana kaj [[Jutlando|jutlanda]]) de ''Ethnologue''.<ref name = "Ethnologue"/>