Macchiaioli: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
 
Tiu movado intencis plinovigi la nacian pentrokulturon. La ''macchiaioli'' opoziciis al [[romantismo]] kaj al [[akademismo]], kaj asertis, ke la imago de la realo estas kontrasto de makuloj de koloroj kaj de [[klarobskuro]]. Tiu movado estas la nura kiu en la arta etoso siaepoka meritas reale la nomon de [[skolo]], kaj pro la komunumo de interesoj kiuj ligis ĉiujn la komponantojn de la grupo, devenajn el diversaj regionoj de Italio, kaj pro la alta kvalito de la artaj rezultoj atingitaj.
 
La ĉefaj reprezentantoj de la movado estis la jenaj: Giuseppe Abbati, Vito D'Ancona, Cristiano Banti, [[Giovanni Boldini]], Odoardo Borrani, Vincenzo Cabianca, Adriano Cecioni, Nino Costa, Giovanni Fattori, Silvestro Lega, Antonio Puccinelli, Raffaello Sernesi, Telemaco Signorini, Serafino De Tivoli kaj Federico Zandomeneghi, same kiel la artokritikisto Diego Martelli, ĉefa teoriulo de la grupo. Krom la kafejo Michelangiolo, la oftaj renkontigejoj de la ''macchiaioli'' estis la ateliero de Silvestro Lega en Piagentina — nome vilaĝo proksima al Florenco — kaj la vilao de Diego Martelli en [[Castiglioncello]].
 
[[Kategorio:Italaj pentristoj]]