The Paradise Syndrome: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
==Intrigo==
 
Kapitano [[James T. Kirk]] ĉefoficiro [[Spock]] kaj ĉefkuracisto [[Leonard McCoy]] transportiĝas al la surfaco de tero-simila planedo, el kiu ili devas defvii proksimiĝantan asteroidon. Ili malkovras obeliskon kun strangaj markoj, kaj observas setlejo kies loĝantoj, laŭ Spock, estas devenitaj el indiĝenaj amerikanoj. Kirk, ekstere de vido de la aliaj, falas tra kaptilo en la bazon de obelisko, kie li restas senkonscia. Spock kaj McCoy ne povas trovi Kirkon kaj revenas al la [[USS Enterprise (NCC-1701)]] por kompletigi sian mision.
 
Kirk vekas kun [[amnezio]], kaj du virinoj, inkluzive de Miramanee ([[Sabrina Scharf]]), la triba pastrino, vidas Kirk emerĝi de ilia "templo". Li estas alvokita kiel dio, kaj ili reiras al sia vilaĝo, kie la tribaj pliaĝuloj postulas pruvon pri la diaĵo de Kirk. En tiu momento, oni enkondukas dronigitan knabon ([[Lamont Laird]]). Salish ([[Rudy Solari]]), la medicinisto, deklaras la infanon mortintan, sed Kirk uzas [[Artefarita spirado|spiradon el buŝo en buŝon]] por revivigi lin. La plejaĝuloj akceptas Kirk kiel dio, devigante al Salish forlasi sian pozicion al Kirk.
 
[[kategorio:epizodoj de Star Trek]]