Vulturo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 31:
'''Vulturo''' estas birdo el la familio de [[akcipitredoj]], kiu enhavas ankaŭ aliajn tagajn rabobirdojn, kiel agloj, milvoj, cirkuoj, ktp. kaj el ties subfamilio ''Aegypiinae'', kun nudaj kolo, kapo kaj vizaĝo, nutrantaj sin de putraĵo.
==Diferencigo==
Oni nomas ĝin ankaŭ [[malnovmonda vulturo]] por distingi ĝin de la ŝajne similaj [[novmondaj vulturoj]] aŭ ([[katartedoj]]) kaj [[kondorokondoroj]]j, kiuj vivas nur en Ameriko kaj bone flaras -ili havas nastruojn-, male kiel malnovmondaj vulturoj. Pro tio tiuj - kiuj vivas en malnova mondo, tio estas Eŭrazio kaj Afriko- trovas kadavraĵojn per vidkapablo. Similaĵoj estas '''manĝi kadavraĵojn''' kaj havi ĉu parte ĉu entute '''senplumajn kolon kaj kapon'''. Tio estis kaŭzita ne de sama deveno, sed de kunflua evoluo.
 
== Aspekto ==
Plejmultaj vulturoj estas '''grandaj grifoj'''. Ili atingas korpan grandecon de pli ol metro kaj enverguron ĝis 2,50 metroj. Karakterizaĵo de multaj specoj estas '''kolkrispo''', el kiu longa nuda aŭ mallongplumita kolo leviĝas. Nudaj kolo kaj kapo taŭgas por ties manĝado, ĉar alimaniere makuliĝus el sango kaj aliaj fluaĵoj el kadavroj kaj malfaciligus ekflugon, vidkapablon, sanon, ktp. Ili havas ju pli longan kolon des pli grandajn bestojn manĝas. Ĉar ili ne mortigas predojn, '''ili ne havas fortikajn krifojn''', sed pli bone adaptitajn al piedirado kaj male kiel samfamilianoj kiel agloj, kiuj ne kutime piediras kaj havas fortikajn krurojn kaj krifojn.