Parizo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 394:
 
[[Dosiero:Notre dame noel 2006.jpg|eta|maldekstra|180px|[[Dipatrino de Parizo]], okcidenta fasado.]]
La plej famaj [[monumento]]j de Parizo datiĝas de tre diversaj periodoj. Ili plejofte troviĝas en la urbocentro kaj ĉe la bordoj de la [[Sejno]]: la kajoj de la Sejno, el la [[ponto Sully]] ĝis la [[ponto Bir-Hakeim]], konsistigas unu el la plej bela rivera pejzaĝo de la tuta mondo, kaj apartenas al la [[Monda heredaĵo de UNESKO|monda heredaĵo]] de [[UNESKO]]. Tie situas interalie la [[Dipatrino de Parizo|katedralo Dipatrino de Parizo]] (''Notre-Dame de Paris''), la [[Luvro]], la [[hotelo de la Invalidoj|Invalidoj]], la [[ponto Aleksandro la 3-a]], la [[Granda Palaco (Parizo)|Granda Palaco]], la [[muzeo de la kajo Branly-Jacques Chirac]], la [[Eiffel-Turo]] kaj la [[palaco Chaillot]]. Pli freŝdate kaj pli oriente aperis vastaj, modernaj konstruaĵoj, kiel la [[MinistrejoMinisterio pri Ekonomio, Financoj kaj Industrio (Francio)|ministrejoministerio pri ekonomio]] aŭ la [[Nacia Biblioteko de Francio]].
 
Sur la [[insulo Cité]] troviĝas la plej malnovaj kaj plej emblemaj monumentoj. La katedralo Dipatrino de Parizo, [[Gotiko|gotikstila]], estis konstruita ĉefe inter la [[12-a jarcento|12-a]] kaj la [[13-a jarcento]]j, sed oni ĝin renovigis en la [[19-a jarcento]]. La katedralo simbolas la centron ne nur de Parizo, sed ankaŭ de [[Francio]]: ĉiujn francajn vojdistancojn oni kalkulas surbaze de ĝia fronta skvaro. La eksa palaco [[Conciergerie]] restis reĝa loĝejo ĝis [[Karlo la 5-a (Francio)|Karlo la 5-a]], dum la dua duono de la [[14-a jarcento]]: parto de la konstruaĵo poste fariĝis [[malliberejo]], kie oni ekzemple enkarcerigis eminentajn nobelojn dum la [[Franca revolucio de 1789|franca revolucio]]. La [[Sankta Kapelo]], apud Conciergerie, estas rigardita kiel mirlaboro de la gotika movado. La [[ponto Neuf]], ĉe la okcidenta pinto de la insulo, estas la plej malnova ponto de Parizo: ĝi datiĝas de [[Henriko la 4-a (Francio)|Henriko la 4-a]].