Skoltismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Ne konfuzu kun skoltado
e Ĉefartikolo|Esperanta skoltismo
Linio 1:
{{Ne konfuzu|skoltado}}
[[Dosiero:WikiProject Scouting fleur-de-lis dark.svg|eta|La [[lilifloro]] estas simbolo de la skolta movado. Geskoltaj landaj asocioj kutime ĝin metas sur [[trifolio]], simbolo de la skoltina movado]]
'''Skoltismo''' estas grandega junulara movado, komencita en [[Britio (lando)|Britio]] en la jaro [[1907]]. La vorto "skolto" venas el la [[angla lingvo|angla]] vorto "''scout"'', kiu signifas "[[esploristo]]n". La movado nun havas pli ol 25 milionoj da geinfanoj kaj junuloj kiel membroj, kaj plenkreskuloj kiel apogantoj de la junularaj agadoj.
 
Kunigas la landajn skoltajn asociojn la [[Monda Organizo de la Skolta Movado]], kies [[Monda Skolta Oficejo]] estas lokita en [[Ĝenevo]], [[Svislando]].
 
== Celoj ==
La skoltismo celas provizi al infano kaj junulo medion, kie li povas memeduki sin per la disvolviĝo de ĉiuj eroj de la [[personeco]]: socia, kreiva, psika, spirita kaj fizika.
 
[[Robert Baden-Powell|Baden-Powell]] difinis la edukcelojn de Skoltismo laŭ kvar punktoj:
* Karaktero,
* Sano kaj forto,
* Manlerteco,
* Servo al la aliuloj.
Laŭ Baden-Powel, Dio kaj religio ne estas aparta punkto, sed bazo de ĉio. Li klarigis, ke ĉiu skolto havu religion.
 
Cele al tiuj kvar punktoj, oni povizas serion da aktivecoj kie ludo rolas ĉefe.
Linio 29 ⟶ 30:
Skoltismo kreskis en la mondo. [[Naziismo|Naziistoj]] kreis [[hitlera junularo|hitleran junularon]], kiu baldaŭ anstataŭigis devige la skoltismon en [[Germanio]], pro tio, en kelkaj landoj, oni ekrigardis skoltismo kiel kontraŭfaŝisma. En aliaj landoj, kiel en [[Brazilo]], la militista aspekto de tiu orgazanizo, malestimigis ĝin al granda parto de la popolo.
 
== Aktivaĵoj ==
Eble plej konataj aktiaĵoj estas vivo en naturo kaj grupa ekskurso, ankaŭ renkontiĝoj de sklotoj el diversaj devenoj, nome jamborioj, kaj la [[tago de gefrata penso]] estas simbola festo de amikeco celebrata la 22-an de februaro ĉiujare fare de skoltoj en la tuta mondo.
 
Linio 40 ⟶ 41:
 
== Skoltismo kaj Esperanto ==
{{Ĉefartikolo|Esperanta skoltismo}}
En 1934 la [[Monda Organizo de la Skolta Movado]] (MOSM) protokolis: “La Monda Komitato ne agnoskas la studadon de Esperanto ĉe Skoltoj, ĉar vidas en ĝi ne praktikan valoron”. Tiu decido okazis post la [[Tutmonda Skolta Ĵamboreo]] de [[1933]] en [[Gödöllö]] ([[Hungarujo]]), kiam la organizintoj intencis uzi tri oficialajn lingvojn: anglan, francan kaj Esperanton. La tiama estraro de la MOSM oficiale malpermesis la uzadon de [[Esperanto]] dum la [[ĵamboreo]].