Marija Pozder Almada: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Mi estis lernanto de S-ino Almada. Mi ne tre fakas pri Vikipedio, sed tamen mi volas aldoni ke ŝi denaske parolis la hungaran kaj la serban, poste lernis la germanan, Esperanton, kaj finfine la portugalan. Estis membro de UEA (delegito, inkluzive), Brazila E-Ligo (BEL), kaj Esperanto Asocio de San-Pauxlo (EASP)
Linio 1:
{{unua}}
{{informkesto homo|E-asocioj=UEA, BEL, EASP}}
'''Marija POZDER ALMADA''', ankaŭ nomata simple '''Maria ALMADA''' (naskiĝis la 3-an de majo [[1923]] en [[Hungario]], mortis la 18-an de septembro [[2009]] [[São Paulo]], [[Brazilo]]), estis hungardevena esperantistino. En sia naskolando ŝi diplomiĝis pri [[ekonomio]] kaj tie ankaŭ eklernis Esperanton. En [[Britio]], okaze de [[UK 1961|Universala Kongreso de Esperanto]] en [[Harrogate]], ŝi ekkonis brazilan esperantiston [[Francisco Almada]], al kiu ŝi edziniĝis en [[1962]] kaj de tiam ŝi daŭre loĝis en Brazilo.
 
Fervora esperantistino kun regula partopreno en aranĝoj, ŝi movadis ĉefe en sia loĝurbo [[Santos]] kaj ties regiono, kie agadas aliaj geesperantistoj kiel ''Emilio Cid, Márcia Soares'' kaj ''Felipe Queiroz''. Ŝi prezidis [[Fondaĵo Almada|Fondaĵon Almada]] kiu precipe monhelpas [[Brazila Esperanto-Ligo|Brazilan Esperanto-Ligon]]. Pentristino, ŝi fondis en [[1978]] [[Universala Artista Ligo de Esperantistoj|Universalan Artistan Ligon de Esperantistoj]].
 
En januaro 2009 ŝi sentis sin malbone, pro tio estis tuj enhospitaligita, kaj poste internigita en speciala malsanulejo. Ekde tiam, ŝi ne plu kapablis piediri pro blokigo de iu krur-veno. Je la 18-a de septembro oni noticis ke ŝi forpasis pro cerb-vascula akcidento.
 
{{ĝermo|esperantisto}}