Lidja Zamenhof: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +Bibliotekoj per AWB
Neniu resumo de redakto
Linio 13:
Ĉirkaŭ 1925, ŝi estiĝis ano de la [[bahaismo|Bahaa movado]]. Fine de 1937, ŝi iris al Usono por instrui la Bahaan religion kaj ankaŭ Esperanton. En 1938, pro enmigradaj problemoj en Usono, ŝi devis reiri al Pollando, kie ŝi daŭre instruis kaj ankaŭ tradukis Esperanten multajn Bahaajn verkojn.
 
Jud-devena, ŝi estis murdita en la [[GermanioGermanujo|germana]] [[ekstermejo]] [[Treblinka (koncentrejo)|Treblinka]] iam post somero [[1942]].
 
== Vivo ==
Linio 20:
Ŝi aktive kunlaboris en la Studenta Esperanto-movado; en la Internacia Studenta Ligo, en [[Universala Esperanto-Asocio]], [[Internacia Cseh-Instituto de Esperanto|Cseh-Instituto]] kaj en la [[Bahaa Kredo]]. Krome Lidja skribadis por la ĵurnalo "[[Literatura Mondo]]", precipe studojn pri la pola literaturo, kaj kontribuis ankaŭ al "[[Pola Esperantisto]]", "[[La Praktiko]]", "[[Heroldo de Esperanto]]", ''[[Enciklopedio de Esperanto]]'' kaj aliaj Esperanto-publikigaĵoj.
 
Tre konata estas ŝia traduko de ''[[Quo vadisVadis?]]'', la verko de [[Henryk Sienkiewicz]], publikigita en [[1933]].
 
En la jaro [[1937]] ŝi iris al [[Usono]] por pli longa restado. En decembro [[1938]] ŝi devis forlasi Usonon ĉar ties enmigroservo (''Immigration Service'') ne plilongigis ŝian restadopermeson pro kontraŭregula "pagita laboro" por Esperanto-kursoj. Postrevene kaj vojaĝante tra sia hejmlando, ŝi instruis pri Esperanto kaj la Bahaa Kredo.
Linio 26:
Lidja Zamenhof entreprenis ankaŭ taskon elpoligi "Iridiono"-n de [[Zygmunt Krasiński]], unu el la plej komplikaj verkoj de la pola [[romantikismo|romantismo]], tre malfacile tradukebla, kaj ŝi ĉi-verkon plenan de filozofiaj kaj historiaj aludoj tradukis. Bedaŭrinde, ĝi ne aperis en tuteco, verŝajne pro manko de kuraĝa eldonisto. Eblas tamen konatiĝi kun unu fragmento: la lasta sceno de la kvara parto troviĝas en "Pola Esperantisto" n-ro 1, 1928, paĝoj 7-10. Ĉu ie konserviĝis tiu ĉi teksto, aŭ ĉu ĝin, same kiel la tutan bibliotekon de D-ro Zamenhof, ensorbis flamoj en la forbruligita domo de la familio Zamenhof, en la tragika septembro [[1939]], kiam komenciĝis la [[dua mondmilito]]?
 
Lidja faris korektojn en ''[[Fabeloj de Andersen]]'', vol. 2-4, tradukitaj de ŝia patro, kaj eldonitaj post lia morto. Proprajn tradukaĵojn, en apartaj volumoj, Lidja komencis publikigi ekde [[1925]]. Tiujare aperis ''[[novelo|Noveloj]]'' de [[Henryk Sienkiewicz]], kaj en 1932 ''Noveloj'' de [[Bolesław Prus]]. Apartan famon alportis al ŝi la traduko de ''[[Quo vadisVadis?]]'' de Sienkiewicz, [[Nobel-premio|Nobel-premiito]] por tiu verko, esperantlingve publikigita en [[1933]]. Ŝi ankaŭ tradukis de la verkoj de [[Bahá'u'lláh]], la fondinto de la [[Bahaa Kredo|Bahaa komunumo]], la faman verkon nomitan la [[Libro de Certeco]].
 
Dum la dua mondmilito Lidja Zamenhof iĝis [[viktimo]] de la tragedio nomata eŭfemisme [[holokaŭsto]]. Sub la germana [[okupado|okupada]] reĝimo, ŝi estis arestita kaj malliberigita en la [[Varsovia geto]]. Tie ŝi klopodis helpi al aliaj havigi medikamentojn kaj nutraĵojn. Finfine ŝi estis transportita al la [[ekstermejo]] en [[Treblinka]], kie ŝi estis murdita iam post la somero de la jaro [[1942]].
Linio 56:
Ŝian vivon kaj agadon priskribis [[Isaj Dratwer]] en la libro "Lidia Zamenhof. Vivo kaj agado" kaj anglalingve [[Wendy Heller]] en "Lidia. The life of Lidia Zamenhof, Daughter of Esperanto". Tiu ĉi verko de Heller aperis en Esperanto-traduko en [[2008]] ĉe [[Flandra Esperanto-Ligo]]. Ankaŭ ampleksa ĉapitro de la libro "La familio Zamenhof" de [[Zofia Banet-Fornalowa]] estas dediĉita al Lidia ZAMENHOF. Informojn pri ŝi donas ankaŭ pluraj publikigaĵoj de Bahaa Esperanto-movado kaj pluraj aliaj artikoloj.
 
Wendy Heller, ''Lidia. Życie Lidii Zamenhof'', enpoligis de esperantoEsperanto [[Lidia Ligęza]], Skonpres 2009, p. 380
 
La dokumenta dramo "Ni vivos!" de [[Julian Modest]] bildigas la sorton de la familio Zamenhof en la Varsovia geto.