Teodor Jung: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 14:
'''Teodor JUNG''' plej konata kiel '''Teo JUNG''' (naskiĝis '''Theodor Karl August Heinrich JUNG''' la [[21-an de decembro]] [[1892]] en [[Meckenheim (Rejnlando)|Meckenheim]], mortis [[12-an de majo]] [[1986]]<ref>Revuo Esperanto (UEA), majo 1986, p. 85-86</ref> en [[Den Haag]]) estis [[germana esperantisto]], [[ĵurnalisto]], presisto, kaj eldonisto ankaŭ nederlanda civitano. Redaktoro kaj fondinto de la plej grava Esperanto-gazeto ''[[Heroldo de Esperanto]]'', antaŭ la dua mondmilito ĉiusemajne (eĉ dufoje semajne) aperanta internacia revuo. Li estis honorigita per [[meritmedalo de GEA|honorbroŝo de GEA]] en 1961.
 
Liaj originalaj verkoj: ''[[La Alta Kanto de la Amo]]'', poemo laŭ la malnova legendo, fantazia, aventurriĉa romano ''[[Landoj de l' Fantazio]]'', rakontoj ''[[Mil kaj Unu Noktoj]]'', [[Sakuntala]], [[Gudrim]]. La tradukoj: [[''La Ŝipĉarpentisto]]'' de [[Friedrich Gerstäcker]], ''[[En Okcidento Nenio Nova]]'', ''[[La Vojo Returne]]'' (en kunlaboro kun [[Joseph Ferdinand Berger]]), ambaŭ romanoj de [[Erich Maria Remarque]], ''[[La Mistero de l' Sango]]'' de [[Forst]]. Originala studo: ''De Muheddin ĝis Mundilatin''.
 
En la 15-a vivjaro li pro malriĉeco devis rezigni la pluan gimnazian 'studadon. Li esperantistiĝis en 1909-10, fondis du Esperanto-grupojn kaj gvidis multajn kursojn. En [[1919]] li kun [[Max Butin]] kaj aliaj restarigis la Rejnlandan-Vestfalian Esperanto-Ligon ([[Revelo]]); fariĝis ĝia estrarano, kaj eldonis en Horrem apud [[Kolonjo]] monatan revueton Progreso kiel organon por Revelo. En [[1920]] sekvis fondo de semajna ĵurnalo ''[[Esperanto Triumfonta]]'', kiu en [[1925]] ŝanĝis sian titolon je ''[[Heroldo de Esperanto]]'' (HdE). Per tiu gazeto, li sukcese helpis revigligi la [[Esperanto-movado]]n en [[Germanio]] kaj ankaŭ internacie. Ankaŭ en 1925 Jung fondis librofakon de HdE, kiu eldonis multajn popularajn Esperanto-broŝurojn kaj -librojn. En aŭtuno 1928 la eldonejo kaj presejo translokiĝis de Horrem al Kolonjo, Brüsseler Str. 94 (la domo ankoraŭ ekzistas).
 
[[Hilda Dresen]] en EdE''Enciklopdio de Esperanto'' juĝas: "Li batalis por konkorda laboro inter anoj de diversaj projektoj de [[internacia lingvo]] (artikoloj "Ni kaj la aliaj"), poste por unueca laborado inter ĉiuj faktoroj de la Esperanto-movado kaj por ilia unuecigo en plilarĝigita Universala Esperanto-Asocio ([[UEA]])".
 
De 1932 ĝis 1935 Jung eldonis kiel suplementon al Heroldo la unuan Esperantologian periodaĵon ''[[Lingva Kritiko]]'' kaj forte influis temojn kaj enhavon. Pro la politikaj kaj financaj malfacilaĵoj en nazia Germanio post 1933, Jung translokiĝis al [[Nederlando]].
Linio 31:
* Sakuntala, postrakonto, 1927;
* ''[[Mil kaj Unu Noktoj]]'', postrakonto, 1927;
* Gerstacker: ''La ŝipĉarpentistoŜipĉarpentisto'', 1928, tradukita sub pseŭdonimo ''Egruho'';
* Gudrun : rakonto laŭ la konata mezepoka germana eposo, [[1928]].
* Kuntradukinto de [[Erich Maria Remarque]]: ''[[En Okcidento Nenio Nova]]'', 1929.
* Kunaŭtoro de Lernolibro, 1929.
* ''Ĉiu-Ĉiun. Sep jardekojnJardekojn en la Esperanto-movado. Memoraĵoj de 86-jara optimistoOptimisto'', Antverpeno, La Laguna 1979 ([[aŭtobiografio]]).
 
Eniris redakcion de la libroserio [[Muusses Esperanto Biblioteko]].
Linio 44:
* '''1959''': M.H.V. Ora festo de Teo Jung. Esperanto (UEA) 52a jaro 11/1959 (648), p.&nbsp;182
* Pri la historio de HdE, nedisigebla de la biografio de Jung, vd. HdE, numerojn 500 kaj 566.
 
=== NotojReferencoj ===
{{Referencoj}}
 
== Eksteraj ligiloj ==
Linio 50 ⟶ 53:
* [http://web.archive.org/20091027104625/www.geocities.com/origlit/roman/jung.html Informpaĝo] en ''Aŭtoroj de originala literaturo en Esperanto''
 
=== Notoj ===
<references />
{{EdE|J}}