Eleŭzisaj Misteroj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 17:
 
τούς τελουμένους ού μαθεϊν τι δεϊ, άλλά παθεϊν καί διατεθήναι (''ne estas necesa ke la inicatoj lernu ion, sed ke ili spertu kaj kreu determinitajn internajn dispoziciojn'').
 
La tria kaj lasta elemento de ''teleteo'', ''dejknimeno'', kiun oni povas traduki kiel: ''ago montri'' aŭ ''tio kio estas montrita''. Oni kredas ke pritraktas pri kontemplado de la sakralaj objektoj.
Finfine, la 22ª tago estis konsekrata al la ''epopteo'', la supera vizio, la konsumiĝo de la Misteroj. La plej grava ceremonio komencis per la [[hierogamio]], la dia geedziĝo, kies rolo partoprenis la [[hierofanto]] kaj la sacerdotino de [[Demetra]]. Oni rakontas ke estis sekreta kaj subtera ĉambro en la mallumo, kie, post la estingiĝo de la torĉoj, okazis la [[hierogamio]] inter la [[hierofanto]] kaj la sacerdotino. Post la konsumiĝo de tia sakrala geeziĝo, la inicitoj, rigardĉiele, diris laŭtvoĉe: ''Pluvo!'' Kaj rigardante nun al la tero, diris: ''Koncipu!''
 
La Maĵoraj Misteroj finiĝis en granda prilumado de la torĉoj, kiu donis al la demetra sanktejo anticipan bildon de la ĉielaj kampoj, kiam efektiviĝis la ''epopteo'', la granda vizio. La [[hierofanto]], tiam, prezentis al la ekstaza homamaso, enfalinta en profunda silento, spikon el [[tritiko]]. En la 23ª tago la popolo revenis al siaj hejmoj.
 
Estis kvar la kategorioj de partoprenantoj de la eleŭzisaj misteroj:
 
*La sacerdotoj, la sacerdotinoj kaj la [[hierofanto]].
*La inicatoj, kiuj partoprenis je la unua fojo de la ceremonioj.
*La aliaj, kiuj partoprenis almenaŭ unu fojon kaj estis kapablaj por la lasta kategorio.
*La inicitoj kiu atingis la ''epopteon''.
=== Interpretoj de la mito ===
*Tio estis la granda mesaĝo de la eleŭzisaj misteroj, kiu fundamentiĝas en tiu ligilo inter la patrina sino kaj la profudaĵoj de la Patrino-Tero. La religia signifo de la spiko el [[tritiko]], certe, rilatas al la natura sento de harmonio inter la homa ekzisto kaj la vegetala vivo, ambaŭ submetiĝas al la samaj transformiĝoj. Mortintaj en la sino de la tero, la grajnoj el tritiko, estas promeso de novaj spikoj.