Angela Merkel: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
'''Angela Dorothea MERKEL''' {{prononco|ANgela doroTEa MERkel|ˈaŋɡela dɔrɔˈtʰeːa ˈmɛɐkl̩}} ({{Aŭdio|De-Angela Merkel-Pronuciation.ogg|prononco}}; naskita la [[17-an de julio]] [[1954]] en [[Hamburgo]], kun la nomo ''Kasner'') estas germana fizikistino kaj [[politikisto|politikistino]]. Ekde la [[22-a de novembro]] 2005 ŝi estas [[kanceliero (Germanio)|kancelierino]] de [[Germanio]].
 
Sub la regado de [[Helmut Kohl]] ŝi estis federacia ministro pri virinarovirinoj kaj junularo (1991–1994) kaj pri medio, naturprotektado kaj atomreaktora sekureco (1994–1998). En la jaro [[2000]] Merkel iĝis prezidantino de la [[Kristandemokrata Unio de Germanio]] (CDU) kaj en 2005 kanceliera kandidatino por la parlamenta [[baloto]] en septembro [[2005]]. (Ĉar la kancelieron ([[ĉefministro]]n) elektas ne la popolo, sed la parlamento, la germana juro ne konas la nocion "kanceliera kandidato"; sed la [[partio]]j interkonsentis fari tiajn deklarojn, kvankam la parlamento rajtas elekti iun ajn kanceliero.)
 
Ŝi venkis denove en la [[parlamenta baloto en Germanio 2009|baloto]] de la [[27-a de septembro]] de [[2009]], kvankam sen absoluta plimulto, kaj same en la [[parlamenta baloto en Germanio 2013|baloto]] de la [[22-a de septembro]] de [[2013]]. Sekve ŝi gvidis respektive gvidas la registaran ministraron de [[ministraro unua de Angela Merkel|2005-2009]], [[ministraro dua de Angela Merkel|2009-2013]] kaj [[ministraro tria de Angela Merkel|2013-2017]].
 
== Biografio ==
Angela Merkel estas filino de la instruistino Herlind Kasner kaj la [[protestantismo|protestanta]] pastro [[Horst Kasner]], ŝia avo estis polo Ludwik Marian Kaźmierczak (vidu la apudan foton). Nur kelkajn monatojn post ŝia naskiĝo en Hamburgo (parto de [[Federacia Respubliko Germanio]] en 1954) ŝia familio transloĝiĝis al [[Germana Demokratia Respubliko]] (GDR), ĉar ŝia patro estis nomumita [[paroĥo|paroĥestro]] en ''Quitzow''.
 
Ek de [[1957]] Merkel kaj ŝiaj pli junaj gefratoj Marcus kaj Irene vivis en [[Templin]]. Ek de [[1961]] ŝi frekventis la politeknikan gimnazion. Komence de la [[1970-aj jaroj]] ŝi aniĝis en FDJ ([[Freie Deutsche Jugend]], la socialisma junulara organizo de GDR). Post la [[abituriento|abiturienta ekzameno]] en [[1973]] ŝi studis [[fiziko]]n en la universitato de [[Lepsiko]]. En [[1978]] ŝi [[magistro|magistriĝis]].
 
Samjare ŝi rifuzis, kiam la ministerio pri ŝtata sekureco petis ŝin pri neoficiala kunlaboro. Ŝia "viktima akto" de la ŝtata sekureco mencias ŝian kritikan sintenon pri GDR kaj [[komunismo]] kaj ŝian aprobon de la [[Pollando|pola]] [[Sindikato Solidareco]].
 
En [[1986]] ŝi doktoriĝis pri la temo "esplorado de la mekanismo de malkomponaj reakcioj kun simpla disigo de ligoj kaj kalkulado de iliaj rapidecaj konstantoj surbaze de kvantum-kemiaj kaj statistikaj metodoj". De 1978 al 1990 ŝi laboris kiel scienca asistanto en la Instituto pri Fizika kemio de la Akademio de la Sciencoj en [[Berlino]]. Kelktempe ŝi estis distrikta estrarano de [[Freie Deutsche Jugend|FDJ]]; fine ŝi iĝis FDJ-a sekretario pri agitado kaj propagando ĉe Akademio de la Sciencoj. Sed ŝi ne membris en iu el la ŝtate permesataj partioj de GDR.
 
En 1972 ŝi edzigis la fizikiston ''Ulrich Merkel''; ili eksedziĝis en [[1982]]. De decembro [[1998]] ŝi estas edzino de ''Joachim Sauer'', profesoro pri fiziko.
 
{{sukceda_tabeleto