Aŭto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 45:
 
Daimler kaj Maybach fondis la entreprenon [[Daimler Motoren Gesellschaft]] (DMG) en [[Cannstatt]] en 1890, kaj vendis sian unuan aŭton en 1892 sub la markonomo ''Daimler''. Temis pri ĉevaltirita vehiklo konstruita de alia fabriknato, kiun ili adaptis kun motoro siadesegna. Ĉirkaŭ 1895 ĉirkaŭ 30 vehikloj estis konstruita de Daimler kaj Maybach, ĉu en la atelieroj de Daimler aŭ en la Hotelo Hermann, kie ili muntis vendejon post disputado kun siaj patronoj. Benz, Maybach kaj la teamo de Daimler ŝajne sciis nenion pri la dekomencaj laboroj de la aliaj. Ili neniam kunlaboris; je la epoko de la kunigo de ambaŭ kompanioj, Daimler kaj Maybach jam ne plu estis parto de DMG. Daimler mortis en 1900 kaj poste en tiu jaro, Maybach desegnis motoron nome Daimler-Mercedes kiu estis adaptita en speciale mendita modelo konstruita laŭ precizaj postuloj de [[Emil Jellinek]]. Tio estis produktado de malgranda nombro de vehikloj por Jellinek por kurkonkurenco kaj komerco en sia lando. Du jarojn poste, en 1902, oni produktis novan modelon DMG kaj tiu estis nonita Mercedes laŭ la motoro de Maybach engine, kiu generis 35 hp. Maybach forlasis DMG tuj poste kaj malfermis sian propran negocon. La rajtoj pri la markonomo Daimler estis venditaj al aliaj fabrikantoj.
 
Karl Benz proponis kunlaboradon inter DMG kaj Benz kaj Kompanio kiam la ekonomiaj kondiĉoj ekmalboniĝis en Germanio post la [[Unua Mondmilito]], sed la direktoroj de DMG malakceptis konsideri ĝin dekomence. Negocado inter ambaŭ kompanioj pluis kelkajn jarojn poste kiam tiuj kondiĉoj malboniĝis, kaj en 1924 ili subskribis Interkonsenton de Reciproka Intereso, valida ĝis la jaro 2000. Ambaŭ entreprenoj normigis dezajnojn, produktadon, aĉetadon kaj vendadojn kaj ili reklamis aŭ komercigis siajn aŭtomodelojn kune, kvankam retenante siajn respektivajn markojn. La 28an de junio 1926, Benz kaj Kompanio kaj DMG finfine kuniĝis kiam la kompanio Daimler-Benz nomigis ĉiujn siajn aŭtojn Mercedes Benz, kiel marko honoranta la plej gravan modelon de la aŭtoj DMG, kaj la dezajno Maybach estis poste referencata kiel la Mercedes-35 hp de 1902, kun la nomo Benz. Karl Benz restis membro de la direktoraro de Daimler-Benz ĝis sia morto en 1929, kaj foje ankaŭ liaj du filoj partoprenis en la administrado de la kompanio.
 
===La amasproduktita veturilo===