Aŭto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 53:
 
===En Usono kaj aliaj landoj===
La unua dezajno por usona aŭto kun benzina interna eksplodmotoro estis farita en 1877 de [[George Baldwin Selden|George Selden]] el [[Roĉestro (Nov-Jorkio)]]. Selden postulis patenton por aŭto en 1879, sed la patentopostulo elvalidiĝis ĉar la vehiklo neniam estis konstruita. Post prokrasto de dekses jaroj kaj serio de aldonoj al la patentopostulo, la 5an de novembro 1895, Selden ricevis usonan patenton ([549160 ([https://patents.google.com/patent/US549160]) por [[Dutakta motoro|dutakta aŭtomotoro]], kiu malhelpis pli ol kuraĝigis la disvolĝigon de aŭtoproduktado en Usono. Lia patento estis plendita de [[Henry Ford]] kaj aliaj, kaj elvalidiĝis en 1911.
 
En 1893, oni fabrikis la unuan funkciantan, benzin-pelitan usonan aŭton kaj estis pruvita sur vojo fare de la fratoj Charles kaj Frank Duryea el [[Springfield (Masaĉuseco)]]. La unua funkciigo publika de la nomata "Duryea Motor Wagon" okazis en la 21a de septembro 1893, en Taylor Street de Metro Center en Springfield.<ref name="ausbcomp.com">{{cite web|url=http://www.ausbcomp.com/~bbott/cars/carhist.htm |title=The First Car – A History of the Automobile |publisher=Ausbcomp.com |accessdate=2011-07-17 |archiveurl=https://web.archive.org/web/20110716152705/http://www.ausbcomp.com/~bbott/cars/carhist.htm |archivedate=2011-07-16 |deadurl=yes}}</ref><ref>{{cite web|url=http://inventors.about.com/od/dstartinventors/a/DuryeaBrothers.htm |title=The Duryea Brothers – Automobile History |publisher=Inventors.about.com |date=2010-09-16 |access-date=2011-07-17}}</ref> ''[[Studebaker|The Studebaker Automobile Company]]'', filio de delonge establita fabrikanto de vagonoj kaj ĉaroj, ekkonstruis aŭtojn en 1897<ref name=Longst>{{cite book|title=A Century on Wheels: The Story of Studebaker|last=Longstreet|first=Stephen |publisher=Henry Holt |location=New York|page=66|id=1st edn., 1952}}</ref> kaj ekvendis elektrajn vehiklojn en 1902 kaj benzinajn vehiklojn en 1904.<ref>Clymer, Floyd. ''Treasury of Early American Automobiles, 1877–1925'' (New York: Bonanza Books, 1950), p. 178.</ref>
 
En Britio, estis kelkaj klopodoj por konstrui vaporaŭtojn atingante variajn gradojn de sukceso, el kiuj tiu de Thomas Rickett eĉ atingis produktadon en 1860.<ref name=V&VCars>{{cite book |last=Burgess Wise |first=D. |title=Veteran and Vintage Cars |year=1970 |publisher=Hamlyn |location=London |isbn=0-600-00283-7}}</ref> Santler el Malvern estis agnoskita de la "Veteran Car Club" de Granda Britio kiel la unua benzinaŭto en la lando en 1894,<ref name=Beaulieu>{{cite book |last=Georgano |first=N. |title=Beaulieu Encyclopedia of the Automobile |year=2000 |publisher=HMSO |location=London |isbn=1-57958-293-1}}</ref> sekvita de [[Frederick William Lanchester]] en 1895, sed tiuj ambaŭ estis unikaĵoj.<ref name=Beaulieu /> La unuaj produktitaj vehikloj en Granda Britio venis el la [[Daimler Company]], kompanio fondita de [[Harry J. Lawson]] en 1896, post aĉeti la rajton uzi la nomon de la motoroj. La kompanio de Lawson faris sian unuan aŭton en 1897, kaj ili uzis la nomon ''Daimler''.<ref name=Beaulieu />
 
En 1892, la germana inĝeniero [[Rudolf Diesel]] ricevis patenton por "Nova Racia Eksplodmotoro". En 1897, li konstruis la unuan [[dizelmotoro]]n.<ref name=stein/> Vehikloj kiuj uzis energion el vaporo, elektro kaj benzino konkurencis dum jardekoj, kaj la benzinaj internaj eksplodmotoroj atingis hegemonion nur en la 1910-aj jaroj. Kvankam kelkaj desegnoj de rotaciaj motoroj sen [[piŝto]]j estis sukcesintaj konkurenci kun la konvencia desegno de [[piŝto]] kaj [[krankŝafto]], nur la versio de [[Mazda]] de la [[Wankel-motoro]] havis pli ol tre limigitan sukceson.
 
===Amasproduktita veturilo===