Sejtano: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Linio 17:
 
Dum sejtano mem estas sufiĉe sengusta, ĝi estas spicita kaj kuirita je malalta fajro en [[daŝio]] kun akvo, soja saŭco, [[kombuo]], [[zingibro]] kaj foje ankaŭ [[sezamoleo]].
 
== Okcidento ==
Ampleksa gamo de viand-imitaĵoj, bazitaj sur sejtano aŭ tofuo, vendiĝas en vendejoj [[Veganz]] en [[Germanio]] kaj en aliaj eŭropaj landoj.
Ekde la mezo de la 20-a jarcento, sejtano estis pli kaj pli adoptita de vegetaranoj en okcidentaj landoj kiel viandaj alternativoj. Ĝi estas vendita en bloko, strio kaj aliaj formoj en [[Nordameriko]], kie ĝi troviĝas en kelkaj aziaj superbazaroj, ekologiaj manĝaĵvendejoj kaj kooperativoj.
 
La bloka formo de sejtano ofte estas gustumita per fungoj [[Ŝitako|ŝitako]] aŭ [[Ĉampinjono|ĉampinjonoj]], freŝa koriandro aŭ cepo, ĉe rostokrado, aŭ pakita en legomo-bazita buljono. En stria formo, ĝi povas esti pakita por esti manĝita tuj el la pakaĵo kiel alt-proteina manĝeto. Formitaj sejtanaj produktoj, en la formo de "ripoj" kaj paketoj, estas ofte aromigitaj kun rostokrada saŭco, [[terijakio]] aŭ aliaj bongustaj saŭcoj.
 
Sejtano ankaŭ estas uzata en multaj vegetaraj produktoj en diversaj landoj, ekzemple de komunumo de [[Nigraj Hebreoj]], vegana afrika-usona religia sekto kiu mastrumas ĉenon de restoracioj, por produkti vegetarajn sandviĉojn. En Nordameriko, ekzistas pluraj markaj viand-alternativoj, kiuj estas uzataj en la restoracioj kaj manĝoservaj merkatoj.
 
== Vidu ankaŭ ==