Demokratio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 91:
===Demokratio ankaŭ por virinoj===
Kiel la komencon de moderna demokratio oni povas nomi la enkondukon de ĝenerala kaj egala balotrajto. En multaj landoj la viroj ricevis balotrajton fine de la [[19-a jarcento]]. La regantaj pensmanieroj ne konsideris ebla, ke [[virino]]j pertoprenu en [[politiko]] (ili estis forbaritaj eĉ el supera edukado kaj for el plej multaj el profesioj). Pri vere egala balotrajto oni povas paroli nur kiam ankaŭ la virinoj ricevis la rajton voĉdoni. En multaj landoj tio okazis post la jaro [[1900]]. [[Novzelando]] kiel la unua lando en la mondo enkondukis virinan balotrajton en [[1894]] kaj [[Aŭstralio]] en [[1902]]. [[Finnlando]] estis la unua lando en Eŭropo, kiu donis al virinoj la rajton voĉdoni, en la jaro [[1905]]; lastaj regionoj en Eŭropo estis kelkaj [[kantono]]j de [[Svisio]], kiuj donis al virinoj balotrajton nur en la [[1970-aj jaroj]]. En multaj landoj daŭre ne ekzistas ĝenerala kaj egala balotrajto.<ref>Jacques Dalarun [http://fr.wikipedia.org/wiki/Jacques_Dalarun] en ''Gouverner c’est servir. Essai de démocratie médiévale'', Alma éditeur, Paris, 2012 (ISBN 978-2-36279-024-9), rimarkigas ke la ideo de demokratio estis ĉiam ĉeborde de la kreiĝo en la pensmaniero inter la kristanaj popoloj. Fakte, oni rajtas pensi ke la miloj de monaĥejoj kies monaĥoj laŭlonge de mil jaroj renkontiĝas (= kapitulumas) kaj demokratie (sendinastia obeo) elektas [[Abato|abaton]] ne povis ne inokuli pensmanieron «demokratan» en la ĉirkaŭaj popoloj. Krome per la alveno de la [[Ordenoj almozantaj]] (13-a jarcento) ne povis ne intensigi tiun menslinion: tiuj ĉi fakte elektas (ordinare) ĉiun trian jaron sian provincan superulon kaj generalan reganton, kiuj elektindas ordinare ne pli ol du fojoj... En [[Italio]], ekzemple, ofte subtenantoj kaj regantoj de la Liberaj Komunumoj por kune decidi kaj kandidatigi renkontiĝis ĉe la franciskanaj kaj domenikanaj [[Konvento|konventoj]]. Kaj ankaŭ en la virinaj monaĥejoj foje la monaĥinoj praktikis tiun privilegion: elekti siajn superulinojn.</ref>
 
La [[unua mondmilito]] kaj ties sekvoj kaŭzis rapidan disvolviĝon de la [[virina balotrajto]]. Inter [[1914]] kaj [[1939]] en 28 landoj akiris la virinoj samajn rajtojn kiel la viroj. Tiuj landoj estis ekz. Sovet-[[Rusio]] ([[1917]]), [[Hungario]] kaj [[Kanado]] ([[1918]]), [[Aŭstrio]], [[Pollando]] kaj [[Ĉeĥoslovakio]] ([[1918]]), [[Germanio]] kaj [[Nederlando]] ([[1919]]), kaj [[Usono]] ([[1920]]), [[Britio]] ([[1918]] kaj [[1928]]), [[Mianmaro]] ([[1922]]), [[Urugvajo]] ([[1927]]), [[Ekvadoro]] ([[1929]]), [[Sud-Afriko]] ([[1930]]), [[Brazilo]] kaj [[Tajlando]] ([[1932]]), [[Turkio]] kaj [[Kubo]] ([[1934]]), [[Filipinoj]] ([[1937]]). En Brazilo, vere, oni neniam malpermesis la balotrajton al virinoj kaj antaŭ 1930, kelkaj el ili voĉdonis kaj eĉ elektiĝis, sed en 1930 oni kreis specifan leĝon pri tio kaj iĝis la virina voĉdonado deviga kiel la vira. Post la [[dua mondmilito]], la virina balotrajto disvastiĝis, kaj nur plej laste ĝi aperos ankaŭ en la arabaj landoj, kie ĝi ne ekzistis.
 
== Notoj ==