Demokratio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 87:
La [[konstitucio|konstitucioj]] de [[Usona Konstitucio|Usono de 1787 kun amendoj de 1791]], de [[Venezuelo]] de [[1811]], de [[Hispana konstitucio de 1812|Hispanio de 1812]], de [[Franca konstitucio de 1848|Francio de 1848]], kaj de [[Konstitucio de la Argentina Nacio|Argentino de 1853]] jam montras demokratiajn trajtojn, kiuj estos atestiloj de kompleksaj progresoj kaj reeniroj. La evoluo de la brita demokratio estis multe pli malrapida kaj tio montriĝis en la sekvaj balotreformoj kiuj okazis el 1832 kaj kiuj kompletiĝis en 1911 per la ''Parliament Act'', kiu certigis la definitivan hegemonion de la [[Ĉambro de komunuloj]] super la [[Ĉambro de Lordoj]].
 
En la realo nur ĵuse oni povas paroli pri la iompostioma apero kaj plifirmigo de demokrataj landoj el la 20-a jarcento kaj ĉefe post la [[Dua Mondmilito]] kaj sekva [[Senkoloniigo]] de landoj el la [[Tria Mondo]], kun la abolo de la [[sklaveco]], la konkero de la [[universala balotrajto]], la [[Virina balotrajto|agnosko de la totala jura egaleco de virinoj rilate al viroj]], la havigo de la rajto al propra [[aŭtonomeco|regado de ĉiuj landoj kaj nacioj]], la rekono de la [[Labora juro|rajtoj de la laboristoj]] kaj la garantioj kontraŭ ĉia [[diskriminacio]] kiu malprofitu al la [[rasismo|rasaj kaj etnaj minoritatoj]]. Tamen en la [[1960-aj jaroj]] ankoraŭ la [[Afrikusona Civilrajta Movado]] luktis por la plena socia acepto de la balotrajto por la afrikusona loĝantaro, kiu estis tute marĝenita en multaj aspektoj, kaj ankoraŭ estas.
 
===Demokratio ankaŭ por virinoj===