Kanonizo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
malmajuskligo
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
AAld: + 3 kategorioj
Linio 1:
Enkanonigo signifas la sanktigon kaj [[beatigo]]n de personoj.
 
La enkanonigo estis komence spontana popola iniciato en la mezepoko, kiam oni prenis la restaĵojn de la mortinto kaj aliportis ilin al preĝejo. Tion ŝanĝis la centrigo de la Vatikano kaj en la 17-a jc, Orbano la 8-a jam malpermesis la adoron de iu ajn, kiun la Vatikano ne sanktigis, beatigis. Li igis eĉ tion deviga, ke dum la enkanoniga proceso oni - kanonjura spertulo, konata kiel la ''advokato de la diablo'' - malkovru la peketojn de la homo. En la 20-a jc plu fajniĝis la proceso kaj en 1983 elformiĝis la nuna (2005) proceso, jam sen la advokato de la diablo.
Linio 13:
Se la koncernata ofico – la Sanktiga Kongregacio – trovas ĉion en ordo, komisiita fakulo verkas bibliografion en la itala lingvo, laŭ striktaj kanonjuraj antaŭskriboj. Oni eldonas la verkaxjon en 100 ekzempleroj, la eldona kosto ŝarĝas la reprezentanton (actor). La verkaxjon analizas pli ol 6 fakteologoj, kiuj devas konstati, ĉu la kandidato fakte vivis en kristana virto. Post tralegas la verkaĵon 7 kardinaloj kaj se ankaxu ili trovas ĉion en ordo, la la afero venas al la [[papo]]. Li decidas laŭ la konsiloj de la fakuloj pri beatigo aŭ sanktigo. La diferenco estas inter ili, ke la kandidato devas esti deklarita unuafoje beata. Por la beatigo necesas plua miraklo.
 
En 2005 daŭras 1500 aferoj en iu fazo kaj ĉ. 150 potenciala beatulo atendas nur la anoncon.
 
Kelkfoje la finan decidon influas politikaj vidpunktoj. Verŝajne la beatigo de Piuso la 12-a estas prokrastata, ĉar ne estas klara lia ludo, politiko dum la dua mondmilito.
 
La kanonigo povas daŭri eĉ jarcentojn. La Arpad-doma Margareta jam beatiĝis kelkajn jarojn post sia 1270-a morto, sed ŝi sanktiĝis nur en 1943 (onidire kiel gesto por la hungaraoj batalantaj kontraŭ la Sovetunio).
[[Kategorio:Ortodoksismo]]
[[Kategorio:Katolikismo]]
[[Kategorio:Kristanismo]]
 
 
[[cs:Kanonizace]]